Kurdaj armitaj fortoj konsentis traktadi kun siria registaro

(GMT+08:00) 2018-07-30 12:38:00     Redaktoro:Selena

La Siria Demokratia Komitato, politika organo sub la Siria Demokratia Armeo, kiu estas gvidata de la kurdaj armitaj fortoj, sabate publikigis deklaron, dirante, ke la organo jam konsentis fondi komisionon pri intertraktado kun la siria registaro por prepari intertraktadon inter la du flankoj.

La Siria Demokratia Armeo estas opozicia forto gvidata de la armitaj fortoj Popolaj Protektaj Trupoj sub la partio Kurda Demokratia Unio. Ĝi okupas la plejparton de teritorio en norda kaj orienta Sirio. Laŭ raporto, delegacio de la Siria Demokratia Komitato dialogis kun reprezentantoj de la siria registaro en Damasko en la 26a de julio. Tio estis la unua publika dialogo inter la du flankoj pri regionoj okupataj de kurdoj en norda kaj orienta Sirio. La Siria Demokratia Komitato diris en deklaro, ke la du flankoj konsentis ellabori vojmapon por konstrui demokratian kaj potenc-dividan Sirion.

Laŭ raporto de la siria novaĵ-agentejo en sabato, ke la siria registara armeo faris progreson en batalo kontraŭ la ekstremista grupo Islama Ŝtato. Nun en sudokcidenta Sirio, nur 6 urbetoj restas sub la regado de la Islama Ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin