Komenciĝis kampado de studentoj el la ĉeftero kaj Tajvano

(GMT+08:00) 2018-07-31 16:56:47     Redaktoro:Ĝoja

Antaŭtagmeze de la 29-a de julio en hangzhou-a elementa lernejo Changjiang Shiyan malfermiĝis kampado de studentoj el la ĉeftero kaj Tajvano kun la temo pri kaligrafio. La kampado estas organizita de instituto de kulturo kaj religio sub Pekina Normala Universitato, Ĉina Kultura Akademio, la retejo Fenikso, la media grupo Wangwang Zhongshi kaj kultura kaj eduka fonduso Foguangshan sub la direkto de la oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro pri tajvanaj aferoj kaj la oficejo sub la ĉina Eduka Ministerio pri aferoj de Hongkongo, Makao kaj Tajvano. Al la malfermo ĉeestis 40 studentoj kaj erudiciuloj, ĵurnalistoj, fakuloj kaj laboristoj, sume pli ol 70 personoj.


La bondeziro el s-ro Xu Jialu, estro de instituto de kulturo kaj religio sub Pekina Normala Universitato

S-ro Xu Jialu, estro de instituto de kulturo kaj religio sub Pekina Normala Universitato, sendis bondeziron dirante, ke junularo estas la espero por heredi kaj disvolvi ĉinan kulturon, daŭrigi kaj prosperigi ĉinan nacion. Esploristo de la oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro pri tajvanaj aferoj esperis, ke la studentoj povos amikiĝi per la kampado, havi belan vojaĝon kaj ĝui la ĉinan tradician kulturon.

Wei Hong parolis en la malfermo

Studento Wei Hong el Pekina Instituto pri Teknologio parolis en la nomo de membroj de la kampado. Li diris, ke li atendas sperton de magia arto de artmetiistoj, spekton de la ĉina kaligrafio kaj senton de ĉina kulturo. Li esperis sincere komunikiĝi kun amikoj el Tajvano, sendi voĉon de junuloj kaj samtempe gajni amikecon.

La kampado de studentoj el la ĉeftero kaj Tajvano estis lanĉita de s-ro Xu Jialu en la jaro 2014, ĝis nun ĝi okazis 8 fojojn respektive kun la temoj de ĉina ideogramo, teo, Granda Muro, kulturo de volontuloj, etna kulturo, kulturo de Tajvano, Kanalo kaj kultura kreivo.

Studentoj spertis ksilografion

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin