Ĉinio enorbitigis altdifinan terobservan sateliton

(GMT+08:00) 2018-07-31 13:12:17     Redaktoro:Yu

Ĉinio marde ĵetis Gaofen-11, optikan telesensan sateliton. Ĝi estas parto de la altdifina terobserva projekto de la lando.

La satelito Gaofen-11 estis ĵetita per la portoraketo Changzheng-4B je la 11a horo antaŭtagmeze laŭ pekina tempo de la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la norda provinco Shanxi. Tio estis la 282a flugmisio de la portoraket-serio Changzheng.

La satelito povas esti uzata por tera esploro, urba planado, vojreta desegnado, agrikulturo kaj mildigo de katastrofoj. Ĝiaj datumoj estos uzataj ankaŭ por la iniciato Zono kaj Vojo.

De post la komenciĝo de la projekto Gaofen en 2010, Ĉinio havas pli kaj pli klaran vidon de la planedo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin