Ĉina ĉefministro renkotiĝis kun brita ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2018-07-31 13:50:43     Redaktoro:Yu

Lunde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt, kiu estis en Ĉinio por la 9a ĉina-brita strategia dialogo.

Li pozitive taksis progreson de ĉina-brita kunlaboro en diversaj kampoj, dirante, ke la sukcesa vizito de prezidanto Xi Jinping al Britio en 2015 puŝis la duflankajn rilatojn al nova nivelo. Li diris, ke sub la nuna situacio, Ĉinio kaj Britio kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj ĉefaj ekonomioj de la mondo havas respondecon protekti internacian ordon kaj internacian sistemon kun la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN ĉe la kerno kaj la multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno, kaj devas kunigi la manojn por subteni multflankecon, protekti apertan mondan ekonomion kaj aldoni stabiligan forton al la mondo.

Hunt diris, ke en la pasintaj jaroj rapide disvolviĝis la brita-ĉinaj rilatoj, kaj nun estas amplekse malfermata la "ora epoko" de la duflankaj rilatoj, kaj duflanka kunlaboro estas promesplena. Li aldonis, ke Britio kaj Ĉinio devas plifortigi komunikadon kaj kunordigon, kune persisti en multflankeco kaj libera komerco kaj protekti internacian ordon bazitan sur reguloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin