Wang Yi renkontiĝis kun Saifuddin Abdullah

(GMT+08:00) 2018-08-01 11:00:23     Redaktoro:Shanshan

Marde en Kuala-Lumpuro, ĉefurbo de Malajzio, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, renkontiĝis kun Saifuddin Abdullah, malajzia ministro pri eksterlandaj aferoj.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Malajzio havas tradician amikecon. Komunaj interesoj de la du landoj estas pli multaj ol diverĝoj, kaj la duflankaj rilatoj havas gravan strategian signifon. Ĉinio alte atentas Malajzion, persiste efektivigos politikon pri amikeco kun Malajzio, profundigos reciprokprofitan kunlaboron kaj feliĉos la du popolojn.

Saifuddin diris, ke Malajzio rigardas Ĉinion kiel bonan najbaron kaj gravan partneron. La nova registaro de Malajzio alte atentas la rilatojn kun Ĉinio kaj volas klopodi kune kun Ĉinio por garantii sukcesan viziton de malajzia ĉefministro Tun Dr. Mahathir Mohamad, daŭre firmigi dulandan amikecon, profundigi kunlaboron en ekonomio, komerco, turismo, kulturo, edukado kaj aliaj kampoj kaj altigi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin