Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco faris parolon pri la dogantarifo plane altigota de Usono kontraŭ ĉinaj komercaĵoj en Usonon importotaj kun 200 miliardoj da usonaj dolaroj

(GMT+08:00) 2018-08-02 22:26:51     Redaktoro:Xiong

Proparolanto de la ĉian Ministerio de Komerco diris, ke en lastaj du tagoj Usono tiel agis: unuflanke ĝi asertis, ke ĝi altigos la dogantarifon de 10% ĝis 25%, kaj aliflanke ĝi postulis rekomenci intertraktadon kun Ĉinio, ĉie disvastigante la fumon.

La proparolisto rimarkigis, ke Usono, malgraŭ la interesoj de la tuta mondo kaj eĉ de siaj ordinaraj kamparanoj, entreprenisto kaj konsumantoj, uzas kontraŭ Ĉinio kaj bastonon kaj karoton, sed tio efikas neniom sur Ĉinion, kaj des pli, ke tio desapontas la landojn kaj regionojn, kiuj kontraŭstaras komercan militon.

La proparolanto emfazis, ke por reagi al pli kaj pli serioza minaco de la komerca milito estigita de la usona flanko Ĉinio jam estas preta fari kontraŭatakon. Por la digno de la ŝtato kaj la bonoj de la popolo, por la libera komerco kaj plurflankismo, kaj por la komunaj interesoj de ĉiuj landoj Ĉinio nepre kontraŭbatalas la minacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin