Irana Islama Revolucia Gvardio avertis pri intertraktado kun Usono

(GMT+08:00) 2018-08-02 12:42:20     Redaktoro:Yu

La irana Novaĵ-Televido raportis merkrede, ke la ĉefkomandanto de la irana Islama Revolucia Gvardio avertis pri ajna intertraktado kun Usono pri la ekzistantaj demandoj inter la du landoj.

Generalmajoro Mohammad Ali Jafari diris parolante pri la lastatempa propono de usona prezidento Donald Trump pri intertraktado kun Tehrano, ke la irana nacio neniam permesos al siaj oficialuloj konversacii kun la "Granda Satano" kaj, anstataŭe, restos sur la vojo de rezisto kontraŭ ĝiaj premoj.

Li diris, ke Irano ne donos pozitivan respondon al la propono pri kunveno, kaj ke la irananoj havas multajn malkonsentojn kun tiuj nacioj, kiuj submetiĝas al dominado, kaj neniam permesos al siaj aŭtoritatoj okazigi intertraktadon kaj kunvenon kun Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin