Qinghai raportas pri kresko de produkto de tibetaj medicinaĵoj

(GMT+08:00) 2018-08-02 13:47:29     Redaktoro:Yu

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke la ĉina nordokcidenta provinco Qinghai, unu el la plej grandaj produktejoj de tradiciaj tibetaj medicinaĵoj en Ĉinio, realigis viglan disvolviĝon de tiu ĉi industrio en 2017.

La totala produkto de tibetaj medicinaĵoj en Qinghai kalkuliĝis al 2,6 miliardoj da juanoj (proksimume 380 milionoj da usonaj dolaroj) en la lasta jaro, okupante 44% de la malneta produkto de la tutlanda industrio.

Qinghai havas pli ol 1 290 specojn da tibetaj medicinaĵoj kaj kreskas ĉirkaŭ 200 mil hektaroj da herboj en la tuta regiono.

Estas 19 tibetaj medicinaj farmaciaj kompanioj en la altebenaĵa regiono, kaj proksimume 210 herbaj terapioj estis aprobitaj por fabrikado de farmaciaj produktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin