Wang Yi ĉeestis Kunvenon de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio kaj ASOAL

(GMT+08:00) 2018-08-03 13:46:29     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde en Singapuro ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la Kunvenon de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Wang diris, ke en la pasintaj 15 jaroj post establo de strategia partnereco, rilatoj inter Ĉinio kaj ASOAL eniris en la novan epokon de ampleksa disvolvado. Tiu ĉi jaro markas 40-an datrevenon de reformo kaj malfermo de Ĉinio kaj ankaŭ estas la komenco de la dua kvinjardeko de ASOAL. Okaze de la ŝlosila periodo, Ĉinio prenos ASOAL kiel prioritaton de sia najbara diplomatio. Ĉinio volas labori kun la asocio por dividi ŝancojn, alfronti defiojn kaj establi pli striktan komunumon de komuna estonteco.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj de ASOAL dankis Ĉinion pro ĝiaj subtenoj al establo de komunumo de komuna estonteco, kaj la centra loko de la asocio en regiona kunlaboro. Ili firme konfirmis, ke rilatoj inter ASOAL kaj Ĉinio akiris gravan kaj pozitivan progreson, kaj rigardas Ĉinion kiel partnero de la plej pragmata kaj plej efika kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin