Turka prezidento: egale reciproki sankciojn al Usono

(GMT+08:00) 2018-08-05 15:21:39     Redaktoro:Xiong

La 4an de aŭgusto la turka prezidento Erdogan diris en Ankaro, ke Turkio frostigos tiujn kapitalojn de usonaj ministroj pri jurisdikcio kaj pri internaj aferoj, kiuj restas en Turkio. Tiu ago de Turkio estas rigardata kiel egala respondo al la sankcioj de Usono al Turkio.

Tiutage en la kunveno de la Justa kaj Disvolva Partio Erdogan diris, ke Usono praktikas sankciojn al sia strategia partnero, kio estas senprudenta, kaj Turkio ne retiriĝos pro minacaj vortoj kaj stultaj decidoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin