82 homoj mortis pro tertremo en Indonezio

(GMT+08:00) 2018-08-06 14:37:24     Redaktoro:Li

La indonezia oficejo de batalo kontraŭ naturaj katastrofoj lunde diris, ke en la 7-magnituda tertremo en la 5a de aŭgusto en la insulo Lombok de la provinco Okcidenta-Nusa-Tenggaro, Indonezio, ĝis nun 82 homoj mortis kaj kelkcent aliaj vundiĝis.

Krome, la insulo Balio, fama turisma celloko, proksima al la insulo Lombok, estis influita de ĉifoja tertremo.

En la pasinta semajno en la insulo Lombok okazis du tertremoj. La unua okazis en la 29a de junio. La 6.4-magnituda tertremo mortigis 16 homojn, kaj 300 aliaj estis vunditaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin