Altrangulo de KPĈ renkontiĝis kun elektita prezidanto de Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2018-08-07 20:08:28     Redaktoro:Yu

Marde en Pekino, Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, renkontiĝis kun Maria Fernanda Espinosa Garces, la elektita prezidanto de la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN.

Yang diris, ke Ĉinio estas firma subtenanto kaj rekomendanto de multflankeco kaj atribuas grandan gravecon al la pozicio kaj rolo de la UN. Ĉinio aktive subtenos la laboron de Espinosa Garces sur la posteno de prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, plenumos sian devon kaj kontribuos plu al traktado de elstaraj defioj.

Espinosa Garces aprezis la gravan kontribuon de Ĉinio per efektivaj agoj al la paco kaj disvolviĝo de la mondo kaj promesis, ke la UN firme sekvos multflankecon kaj volas striktigi kunlaboron kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin