Trump: Iu ajn komercanta kun Irano estas malpermesita subteni komercajn rilatojn kun Usono

(GMT+08:00) 2018-08-08 14:22:17     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke iu ajn komercanta kun Irano estas malpermesita subteni komercajn rilatojn kun Usono.

Trump diris en la socia komunikilo Twitter, ke la sankcioj kontraŭ Irano oficiale validiĝis. Ili estas la plej severaj sankcioj inter la jam efektivigitaj, kaj en novembro ili estos levitaj ĝis alia nivelo. Li avertis, ke iu ajn komercanta kun Irano estos malpermesita al komerco kun Usono.

Trump faris la rimarkojn tiutage, post kiam la unua parto de la renovigitaj usonaj sankcioj kontraŭ Irano validiĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin