Tarifoj sur importaĵoj havas pli kaj pli grandan negativan influon sur usonajn firmaojn

(GMT+08:00) 2018-08-08 20:10:30     Redaktoro:Yu

Usono marde anoncis kolekti 25-procentajn tarifojn de importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 16 miliardoj da usonaj dolaroj. Tiutage usona amakomunikilo raportis, ke Elementa TV-Kompanio pri muntado de televidiloj en la ŝtato Suda Karolino decidis maldungi 126 laboristojn, ĉar ĝi ne povas elteni la prezaltiĝon de importitaj ĉinaj vicpecoj pro aldonaj tarifoj.

La kompanio diris lunde en letero al oficialulo pri dungado de la ŝtata registaro, ke prezidento Donald Trump decidis kolekti tarifojn de importitaj ĉinaj vicpecoj, kaj pro tio 126 laboristoj maldungitaj de la kompanio forlasos la fabrikon en la 5a de oktobro, kaj nur 8 ĉefaj dungitoj restos por gardi la fabrikon en Fairfield, Suda Karolino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin