Franca aŭto-fabrikanto Citroën disvolvis la okulvitrojn Seetroën

(GMT+08:00) 2018-08-08 16:34:32     Redaktoro:Pluveta

Franca aŭto-fabrikanto Citroën disvolvis la okulvitrojn Seetroën, kiuj povas forigi simptomon de vertiĝo dum preno de veturilo en 10 minutoj. Eĉ pli mirinde, post tiuj 10 minutoj vi ne refoje suferos veturmalsanon, eĉ post demeto de la okulvitroj.

Oni suferas veturmalsanon post kiam la cerbo ricevas konfliktan signalon el okuloj kaj internaj oreloj. Blua likvaĵo en plastaj kadroj de Seetroën povas rekrei la vid-horizontalan linion por forigi la konfliktan signalon, tiel oni ne vertiĝas.

Ajna persono povas surmeti la senvitrajn okulvitrojn. Tiuj, kiuj jam uzas ordinarajn okulvitrojn, povas surmeti Seetroën sur la ordinarajn okulvitrojn.

La okulvitroj estas aĉeteblaj kontraŭ 99 eŭroj ĉe ret-butiko de Citroën.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin