426 entreprenoj partoprenas en la Sesa Ĉina Internacia Haven-Komerca Ekspozicio

(GMT+08:00) 2018-08-09 14:37:02     Redaktoro:Li
La Sesa Ĉina Internacia Haven-Komerca Ekspozicio malfermiĝis merkrede en la urbo Suifenhe. Entute 426 entreprenoj partoprenas en la ekspozicio. Ili venas el Ĉinio, Rusio, Sud-Koreio, Ganao, Germanio, Malajzio kaj Pakistano.

La ekspozicio estas la unua ampleksa ekspozicio en Ĉinio kun la temo "Havena Komerco", kiu celas konstrui internacian havenkomercan platformon kun funkcioj de informa interŝanĝo, ekspodado, investa intertraktado, komerca servo kaj disvolvado de havenoj.

La ekspozicio daŭros 4 tagojn sur la areo de 35 miloj da kvadrataj metroj kun la temo "Fortigo de havena komerco, akcelado de komerca disvolvado".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin