Tibetaj kamparanoj rikoltis grandan rikolton de rafanoj

(GMT+08:00) 2018-08-13 13:11:35     Redaktoro:Xiong

Lastatempe Bianxiong, "urbeto de rafano", en Shigatse, Tibeto, rikoltis riĉan rikolton je rafanoj de sepcent muoj. Antaŭe en la urbeto Bianxiong estis nur unu sola speco de rafano, poste, helpate de la loka registaro kaj de specialistoj venintaj el la urbo Qingdao, la urbeto enkondukis novan specon de rafano kaj renovigis kultivmanieron, kaj la produktkvanto de rafanoj en ĉiu muo estis multe grandigita. Qingdao donis kapitalan helpon al la urbeto, kiu siavice starigis al si la kooperativon; danke al tio malriĉaj amasoj okupiĝis pri la kulturado de rafanoj kaj iris sur la vojon al riĉiĝo. En 2017 la vilaĝoj Puxia kaj Punu prove kultivis 300 muojn da rafanoj, kaj pomua produktkvanto superis 2 500 kilogramojn, kaj pomua enspezo preskaŭ 4 000 juanojn. Ĉi-jare en la urbeto estis pli ol sepcent muoj, kiujn entreprenis ses vilaĝoj kun pli ol 200 familioj, kaj pomua produktkvanto jam atingis 6 000 juanojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin