Rusa kaj franca prezidentoj telefone diskutis pri siria situacio

(GMT+08:00) 2018-08-11 16:20:22     Redaktoro:Li

Vendrede vespere rusa prezidento Vladimir Putin kaj franca prezidento Emmanuel Macron telefone diskutis pri siria situacio kaj aliaj problemoj.

Laŭ raporto de retejo de rusa prezidento, Putin kaj Macron profunde interŝanĝis opiniojn kaj alte taksis dulandan humanisman helpadon al loĝantoj de siria orienta regiono Orient-Ghouta ĉijulie.

Putin emfazis, ke la internacia asocio devas daŭre helpi Sirion konstrui bazajn instalaĵojn kaj helpi siriajn rifuĝintojn reveni al iliaj hejmloko.

La 20an de Julio franca prezidentejo publikigis novaĵan raporton kaj diris, ke Francio kaj Rusio kune faros humanisman projekton en Sirio, kiu estas liveri medicinajn materialoj al siria orienta regiono Orient-Ghouta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin