Kelkdekmil homoj en Okinavo protestas kontraŭ translokado de usona militbazo

(GMT+08:00) 2018-08-12 15:51:31     Redaktoro:Yu

Kelkdekmil homoj kunvenis sabate en Naha, la ĉefurbo de la japana prefektujon Okinavo, protestante kontraŭ la plano de la centra registaro transloki usonan militbazon en la insulan prefektujon.

Laŭ la organizanto, proksimume 70 000 homoj partoprenis en la kunveno, petante la centran registaron rezigni la planon transloki la aerbazon Futenma de la Usona Marinfanteria Korpuso de la dense loĝata distrikto en Ginowan al la norda marborda regiono Henoko de Nago, Okinavo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin