Germana ekonomia rondo firme oponas komercan protektismon

(GMT+08:00) 2018-08-13 12:02:04     Redaktoro:Yu

La 23an de aŭgusto la usona registaro komencos kolekti 25-procentajn aldonajn tarifojn de importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 16 miliardoj da usonbaj dolaroj, eskaladante la komercan militon. La germana ekonomia rondo donis grandan atenton al la usona decido kaj esprimis firman oponon kontraŭ ĉia komerca protektismo.

Jürgen Friedrich, estro de la germana administracio pri eksterlanda komerco kaj investado, diris, ke Germanio kaj Ĉinio kiel gravaj ekonomioj kaj grandaj komercaj kaj investaj landoj de la mondo devas kunigi la manojn por trakti tutmondajn defiojn, protekti multflankan komercan sistemon, subteni apertan merkaton kaj liberan komercon kaj akceli malfermon kaj investadon unu al la alia.

Brehm Bernhard, kunordiganto por azi-pacifikaj aferoj de la germana Schaeffler-Grupo, diris, ke ilia kompanio juĝos kaj preventos eventualan negativan influon sur siaj negocoj laŭ nova disvolviĝo de la komerca milito inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke Schaeffler-Grupo kiel internacia kompanio kompreneble deziras vidi forigon de doganaj barieroj. Antaŭ unu monato, kiam ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis Germanion, li kaj lia germana paralelulo Angela Merkel kune emfazis la gravecon de libera komerco, kaj la du flankoj subskribis serion da kontraktoj. Bernhard aldonis, ke tio estas utila al Germanio kaj Ĉinio, kaj Usono perdos sian merkaton iom post iom.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin