Komerca milito provokita de Usono malutilas ankaŭ al Usono mem

(GMT+08:00) 2018-08-13 13:40:12     Redaktoro:Yu

Lastatempe pluraj italaj amaskomunikiloj publikigis artikolojn, opiniante, ke la komerca milito provokita de Usono, kiu malutilas ankaŭ al Usono mem; subfosas interesojn de usonaj entreprenoj kaj konsumantoj kaj alportas grandan riskon al la komerco kaj ekonomia kreskado de la tuta mondo.

Komento publikigita de la itala ĵurnalo Il Corriere Della Sera en la 10a de aŭgusto diris, ke la komerca milito, lanĉita de la usona registaro je la preteksto de maljustaj praktikoj de Ĉinio, havas negativan influon sur nemalmultajn usonajn enlandajn entreprenojn. La artikolo citis enketon faritan de la usona ĵurnalo The Wall Street Journal al 750 mezgrandaj kaj malgrandaj usonaj entreprenoj, dirante, ke post kiam Usono komencis efektivigi aldonajn tarifojn kontraŭ pluraj landoj aŭ minacis ilin per efektivigo de aldonaj tarifoj, tiuj entreprenoj, plejparte el la agrikulturaj regionoj de Usono, malaltigis la fidon pri sia disvolviĝo ĝis la plej malalta nivelo ekde decembro de 2016. Vendisto de trenaŭtoj en la usona ŝtato Tenesio diris, ke post kiam Usono komencis kolekti aldonajn tarifojn de importitaj ĉinaj ŝtalaj produktoj, ili devigite altigis la prezojn je 7%, kaj tiujn kostojn pagas la konsumantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin