La honkonga registaro esprimas sian bedaŭron pri la nekonvena konduto de KFK

(GMT+08:00) 2018-08-14 20:09:59     Redaktoro:Xiong

La 14an de aŭgusto la registaro de la Honkonga Speciala Administra Regiono esprimis sian profundan bedaŭron pro tio, ke la Klubo de Fremdlandaj Korespondantoj (KFK) invitis unu secesianton de Honkongo fari paroladon dum ĝia tagmanĝa kunveno.

Proparolanto de la registaro emfazis, ke publika distrumpeto kaj prediko pri "sendependigo de Honkongo", fare de kiu ajn, estas nekonvena; kaj same, livero de platformo por diavastigo de tiaj vortoj, fare de kia ajn organizo, estas tute nekonvena kaj neakceptebla.

La proparolanto diris, ke Honkongo estas nedisigebla parto de Ĉinio; distrumpeto pri "sendependigo de Honkongo" ne nur malobservas la fundamentan leĝon, sed ankaŭ damaĝas la suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon de la ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin