La japana mikado Akihito esprimis profundan memekzamenon en la tago de malvenko

(GMT+08:00) 2018-08-15 20:24:57     Redaktoro:Xiong

La 15a de aŭgusto estas por Japanio la 73-a datreveno de malvenko, tiutage la japana mikado Akihito partoprenis en la funebra ceremonio por la tutlandaj mortintoj en militoj, kiu estis okazigita de la japana registaro en la Japana Batalarta Halo en Tokio, kaj en sia parolado esprimis profundan memekzamenon pri la pasinteco kaj preĝis ke milita plago ne reaperu.

La mikado Akihito abdikos la mikadecon en aprilo de 2019, kaj tio estas por li la lasta fojo ĉeesti la funebran ceremonion en la tago de malvenko. Li diris, ke li ĉi tie faras rerigardon al la pasinteco por esprimi profundan memekzamenon kaj preĝi ke milita plago ne reaperu. Ekde 2015, ĉiufoje en la funebra ceremonio en la tago de malvenko, li uzis la vortojn, "profundan memekzamenon", ĝis nun.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin