Ĉinio atendas pozitivajn rezultojn de pjongjanga interkorea pintkunveno

(GMT+08:00) 2018-08-15 14:37:11     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio bonvenigas la decidon de Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko pri okazigo de interkorea pintkunveno septembre en Pjongjango kaj atendas sukceson kaj pozitivajn rezultojn de la pintkunveno.

Sud-Koreio kaj la KDPR lunde konsentis okazigi la trian pintkunvenon inter sudkorea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un septembre en Pjongjango.

Responde al ĉi-rilata demando, Lu diris, ke Ĉinio aprezas la klopodojn de la du flankoj de la Korea Duoninsulo, kaj ĝojas vidi, ke la du flankoj subtenu kontaktojn kaj dialogojn por efektivigi la Deklaracion de Panmunjom kaj antaŭenigi repacigon kaj kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin