Tra la montoj kaj valoj de Esperanta origamio

(GMT+08:00) 2018-08-15 14:57:50     Redaktoro:祃璟琳

\

Larysa Osadchuk kaj Alain Delmotte

LO: Larysa Osadchuk

AD: Alain Delmotte

AM: Alessandra Madella

 

 Du biologistoj, dum ilia "unua vivo" kaj nun origamistoj kaj esperantistoj, Larysa Osadchuk kaj Alain Delmotte el Montpeliero, Francio, prezentis unu el la plej interesaj kaj engaĝigaj programeroj dum la Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono. Ili unue disertis pri la sciencaj kaj pedagogiaj aspektoj de origamio dum prelego, kiu estis sekvita de ateliero por ĝuigi al la publiko la plezuron persone sperti tiun arton. Ili afable akceptis pli detale paroli al la aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia pri la profundaj ligoj inter origamio kaj Esperanto kaj pri sia eduka projekto kunligi la du je reciproka avantaĝo. Ilia blanka paper-drako malpligrandiĝis faldiĝante en angulo aŭ denove pligrandiĝis por flugadi belege en la aero, ritmante kun sia presenco nian tutan intervjuon.

Origamio kaj biologio

AM: Vi ambaŭ estas biologistoj. Ĉu vi povus paroli al ni pri via fono?

LO: Mi studis molekularan biologion en Kievo, Ukrainio, kaj Moskvo, kie mi preskaŭ doktoriĝis kun esplorado pri la strukturo de proteinoj, per kiuj D.N.A. densiĝas kaj malaktiviĝas. En Moskvo mi ankaŭ daŭrigis laboron de mia dua granda pasio, pupteatro, kiu komenciĝs en Kievo. Dum ses jaroj mi dediĉis al infana pupteatro. Tiam mi konatiĝis kun la klubo de origamio de Moskvo, membriĝis kaj studis origamion. Post mia reveno al Kievo, mi kun amikoj organizis klubon de origamio kaj en 2000 kaj faris la unuan internacian ekspozicion de origamio en Ukrainio. Ĝi nomiĝis "Ĉio el kvadrato", iĝis jara kaj estis subtenita de la Japana ambasadejo en Kievo. En tiu ekspozicio partoprenis la plej malnova origamisto de Ukrainio, Nikolai Gregorievich Yaromenko, de la urbo Poltava, kiu komencis origamian agadon antaŭ dek jaroj. La ekspozicio altiris homojn el Ukrainio, Rusio, Moldavio, Pollando, Francio kaj Japanio; la nombro de partoprenantoj kreskis. En 2001 kaj 2005 partoprenis en nia ekspozicio japanaj majstroj kiel Kawasaki Toshikazu, kiu estis la unua matematikisto, kiu doktoriĝis per tezo pri origamio kaj inventis famajn falditajn rozojn, kaj Yamaguchi Makoto, redaktoro de la origamista ĵurnalo "Tandeidan". Dum tiuj ekspozicioj ni organizis konferencojn por intruistoj de origamio kaj kaj la ĝenerala publiko interŝanĝantei sperton pri uzo de origamio en pedagogio, ĉar origamio ne estas nur tradicia japana arto sed ankaŭ tre nuntempa promesplena tekniko kun aplikaĵoj en scienco kaj teknologio, arkitekturo kaj dezajno, pedagogio kaj art-terapio.

André kaj Alain kun gestudentoj en Lisbono 2018

AD: Mi naskigxis en Belga Kongo, en Centra Afriko, kaj mi sekvis mian familion reen al Belgio en 1960. Mi estis 13 jaraĝa kaj mi volis nepre trovi manieron reiri al Afriko. Do mi same studis biologion, sed kiel botanikisto. Mi doktoriĝis en Belgio kaj laboris en 18 landoj en Afriko—de Kinŝaso, la ĉefurbo de la Demokrata Respubliko de Kongo, al Zambio kaj Senegalo—kiel asistanta spertulo kaj poste spertulo de F.A.O., la organizo pri nutrado kaj agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj. Mi laboris ankaŭ en ĝia centra sidejo en Romo kaj vizitis interalie Baraton, Tajlandon kaj Ĉinion. Mi ritrovis tie ĉinan amikon, kun kiu mi konatiĝis en la belga urbo Loveno la Nova. Mi komence estis iom timema, ĉar mi ne vere sciis kiel kontakti la ĉinojn, sed mi havas tre bonajn memorojn. Mi vizitis Pekinon, la Longan Muron, Xianon, Dingbi, Lanzhou kaj, norde de Xiano, urbon tute dediĉita al agrikulturo, kun koncernaj akademioj kaj universitatoj. Tie mi donis atelieron pri agro-meteologio, kiu permesas antaŭ-kalkuli la kvanton de produktaĵo produktota laŭ la pluvo. Tiu botanika ekologio donis tre bonajn rezultojn en seka Afriko, kie necesis prognozo de kvanto de nutraĵo por nutra sekureco.

AM: Kiu estas la rilato inter biologio kaj origamio?

LO: Ni studas materialon kaj trovis, ke en la natura universo estas multe da ekzemploj, kiuj uzas principon de faldado, same kiel origamio, kiu estas faldado de papero sen tranĉo. Sed la naturo estas pli maljuna origamisto. Mi studis la faldadon de molekuloj en molekulara biologio. Estas proteinoj, dank'al kiuj D.N.A. povas esti faldata kaj malfaldata. Ankaŭ origamio ebligas ŝanĝi objektojn kaj igi ilin grandaj aŭ malgrandaj, sen ŝangi integrecon, kiel nia blanka drako.

AD: En botaniko estas same multaj ekzemploj. Tre junaj folioj en la burĝono devas esti malgrandaj por okupi kiel eble plej malmulte da spaco, do ili devas esti faldataj. Floroj kaj folioj mem malfermiĝas. En origamio oni povas same fermi kaj malfermi, ekagante de unu kvadrato de papero. Plie, oni nun komencas esplori la sentemon kaj komunikemon de plantoj. Jam oni scias, ke la formikoj aŭ termitoj havas inteligentecon, sed nur kiam ili estas sufiĉe nombraj. La cerbo estas dividita inter la individuaj formikoj. Same plantoj havas inteligentecon, sed dividitan en ĉiuj ĉeloj. Ili ne havas cerbon, sed ĉiuj ĉeloj kunlaboras. Ekzemple, liano sendas folion por trovi lokon, al kiu alkroĉiĝi. Se vi kutimas formovi la celatan branĉon, ĝi sperte lernas, ke vi tion faros kaj reagos akorde. Arboj ankaŭ transdonas informojn pri danĝero. Akacia arbo, se ĝirafo venas por manĝi ĝiajn foliojn, tuj igas ilin tre malbongustaj. Plie, la unua arbo elsendas etilenon, kiu laŭ la vento iras al la alia arboj. Ili do scias, ke danĝero proksimiĝas kaj same reagas. Arboj komunikas per grundo, radikoj, fungoj. Ankaŭ origamioj rilatas al komunikado. Origamio kaj Esperanto estas du internaciaj lingvoj, kiuj helpas komunikadon. Origamio estas senvorta, Esperanto vorta. Fakte, komunikado estas nia temo por la 103a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono.(daŭrigota)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin