Novaĵoj (Aŭgusto 17)

(GMT+08:00) 2018-08-17 18:31:07     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de aŭgusto, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Gvidantoj de la KPĈ aŭskultis raportojn pri enketo de difektita vakcino; Usono fondis Iranan Agadgrupon por premi Iranon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĵaŭde okazigis kunvenon por aŭskulti raportojn pri la enketo de la kazo de difektita vakcino koncerna al la vivscienca limigita kompanio Changchun Changsheng.

La kunveno estis prezidita de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, kiu atribuas grandan gravecon al la afero kaj faris gravajn instrukciojn pri ĝi en multaj okazoj. Li emfazis, ke tiuj implikitaj en la kazo devas esti respondecigitaj kaj punitaj severe laŭ la leĝo. Li ankaŭ instrukciis, ke ĉiaj klopodoj devas esti faritaj por certigi la fundan sekurecon kaj protekti la publikajn interesojn kaj socian stabilecon.

Sub la gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ, la Ŝtata Konsilio okazigis plurajn kunvenojn kaj sendis teamojn por esplori la kazon.

La kunveno diris, ke ĝis nun, la faktoj de la afero kaj la plenumado de devoj de rilataj departementoj kaj oficialuloj estis fundamente konstatitaj. Vakcinoj estas tio, kio koncernas publikan sanon kaj nacian sekurecon. La kazo estas grava krimo, en kiu la vakcina produktanto malobservis la leĝon kaj rilatajn normojn kaj regulojn por serĉi profitojn kaj falsis inspektajn registrojn de produktado. Iuj lokaj registaraj oficialuloj kaj superrigardaj departementoj neglektis siajn devojn. La kazo kaŭzis negativan influon kaj elmontris multajn mankojn, ekzemple netaŭgan superrigardon kaj reflektis instituciajn difektojn en la produktado, cirkulado kaj uzo de vakcinoj.

En la kunveno ĉinaj gvidantoj promesis preni konkretajn rimedojn en reago al la okazaĵo.

Partoprenantoj en la kunveno akcentis, ke gravas plibonigi leĝojn kaj regulojn, difini kaj efektivigi reglamentajn devojn, plifortigi surlokan inspekton al produktado kaj urĝi kompaniojn plenumi siajn proprajn respondecojn. Ili ankaŭ emfazis la neceson establi mekanismojn por spuri kvaliton kaj sendanĝerecon de produktoj kaj riskojn de celaj produktoj.

Decidoj estis faritaj ĵaŭde en la administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, post raporto pri la rezultoj de esploro de la kazo de nenormaj vakcinoj de la vivscienca limigita kompanio Changchun Changsheng.

Sub la rajtigo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉina (KPĈ) kaj la Ŝtata Konsilio, la teamo de esploro konstatis la bazajn faktojn de la malobservo de leĝoj kaj reguligoj en la produktado de antirabia vakcino kaj la produktadon de nenormaj DPT-vakcinoj fare de Changchun Changsheng.

DPT estas akronimo de anglaj terminoj (diphtheria, pertussis kaj tetanus) kaj aludas kombinaĵon de vakcinoj por tri infektaj malsanoj: difterio, kokluŝo kaj tetanoso.

En sendisciplina serĉado de profitoj, la kompanio faris kontraŭleĝajn agojn de grava naturo. La kazo malkaŝis superrigardajn mankojn de lokaj registaroj kaj reglamentaj agentejoj por plenumado de ilia ĝenerala respondeco por certigo de manĝaĵa kaj medikamenta sendanĝereco, kaj la fakton, ke ŝtataj kaj lokaj superrigardaj aŭtoritatoj neglektis plenumon de siaj devoj de superrigardo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede vokis medicinajn laboristojn daŭrigi kaj disvolvi la humanitaran spiriton por savi vivojn kaj plibonigi la sanon de la popolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la instrukcion antaŭ la unua Tago de Medicinaj Laboristoj en Ĉinio, kiu ĉi-jare falas en la 19an de aŭgusto.

Ĵaŭde en Pekino ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun Meer Sadiq Khan Sanjrani, prezidanto de la pakistana senato.

Wang diris, ke Pakistano ĵus sukcese okazigis elektadon, kaj ke li kredas, ke sub la gvido de la nova registaro, Pakistano akiros novan atingon en la nacia konstruado. Ĉinio plu subtenos Pakistanon konservi suverenecon kaj disvolvajn interesojn de la lando, antaŭenpuŝi konstruadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro kaj senĉese riĉigi enhavon de ĉina-pakistana ampleksa strategia partnereco.

Sanjrani diris, ke amikeco kun Ĉinio estas fundamento de pakistana eksterlanda politiko kaj komuna konsento de diversaj partioj de la lando, kaj tiu ĉi politiko estas neŝancebla. La nova registaro volas labori kune kun Ĉinio por akceli konstruadon de la iniciato Zono kaj Vojo kaj konstrui la ĉinan-pakistanan ekonomian koridoron.

La usona Ŝtata Departemento ĵaŭde anoncis fondiĝon de la Irana Agadgrupo por plenumi la registaran strategion pri Irano kaj premi la landon ŝanĝi siajn kondutojn.

Ŝtata sekretario Mike Pompeo diris, ke la grupo respondecos pri direktado, ekzamenado kaj kunordigo de ĉiuj agadoj prenitaj de la Ŝtata departemento rilate al Irano. Pompeo diris, ke Tehrano okupiĝis pri torento da perforta kaj malstabiliga konduto kontraŭ Usono kaj ĝiaj aliancanoj dum preskaŭ 40 jaroj, kaj ili sin dediĉas al tutregistara klopodo por ŝanĝi la konduton de la irana reĝimo.

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris ĵaŭde, ke Usono enkondukos pli da sankcioj kontraŭ Turkio, se arestita usona pastro Andrew Brunson ne estos liberigita.

Mnuchin diris en kabineta kunveno de prezidento Donald Trump, ke Usono aplikis sankciojn kontraŭ kelkaj el iliaj kabinetuloj kaj havas pli da planoj, se ili ne liberigos lin rapide.

Merkrede, proparolanto de la Blanka Domo, Sarah Sanders, diris, ke la usona flanko eble konsideros nuligi sankciojn kontraŭ Turkio, se Ankaro liberigos Brunson kaj aliajn retenitajn usonajn civitanojn.

Hinda eksa ĉefministro Atal Bihari Vajpayee forpasis ĵaŭde, laŭ deklaro publikigita de la hospitalo, kie li estis kuracata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin