Industria kvartalo de lanugkonfekcio prilumas la vojon de entreprenstarigo

(GMT+08:00) 2018-08-20 08:25:13     Redaktoro:Xiong

 

En la distrikto Hengtang, la urbo Lushan, la provinco Jiangxi, troviĝas la ĉirkaŭe famkonata vilaĝo Ruĝstelo, kie loĝas 821 familioj, sed pli ol 90% el ili okupiĝas pri produktado de lanugvestoj. En la vilaĝo estas 426 entreprenoj por konfekciado de lanugaĵoj, kaj en 2017 la vendenspezo de tiuj konfekciejoj superis 5,2 miliardojn da juanoj, kaj menciindas, ke la vendosumo nur en la 11a de novembro trafis 247 milionojn da juanoj. Laŭ tiuj ciferoj oni ne povus imagi, ke la loko iam famis je… mizero en vivo.

Antaŭ la 80-aj jaroj de la lasta jarcento la vilaĝo Ruĝstelo konatiĝis pro malriĉeco. La vilaĝanoj havis ĉiu 0,3 muon da kampo kaj baraktis por manĝi ĝissate kaj esti varme vestita. Malriĉeco naskis ĉe la ruĝstel-anoj deziron je ŝanĝo: ili sin direktis al konfekciado de vestoj el lanugo. Post tridek jaroj la konfekciado disvolviĝis ege rimarkinde, kaj la specoj de vestoj el lanugo ĉiam pli multiĝis. En la lastaj jaroj la vilaĝo profitis de la "interreto + " kaj fariĝis "Taobao-vilaĝo", ĉar danke al la elektronika komerca platformo Taobao ĝi kreskas pli kaj pli fortike kaj firme.

La ekonomia evoluado de la hejmloko ne nur trenis la dungiĝon de periferaj distriktoj, sed ankaŭ multe instigis al entreprenfondo junulojn, kiuj laboris fremdloke. Diplomiĝinte, Kuang Yonghua naskita en la 1980-aj jaroj laboris ĉiam fremdloke kaj suferante multe. Kiam li vidis, ke la industrio de lanugaj vestoj disvolviĝas prospere en la hejmloko, li decidis reveni la vilaĝon, kie li elkreskis, kaj starigi sian entreprenon de lanuga konfekcio. Rigardante la funkciadon de la maŝinoj en la fabriko kaj la laborantojn okupiĝantajn, li diris, ke, reveninte la hejmlokon, li sentas sin feliĉa en ĉiu tago, ĉar la enspezo pli multe kreskis ol antaŭe.

 

"Certe multoblis la enspezo. Antaŭe ni laboris en aliaj lokoj, nur por mastroj, kaj mia ĉiumonata salajro estis du aŭ tri mil juanoj. Poste mi fondis fabrikon en la provinco Zhejiang, kun la enspezo de ĉ. kvincent mil juanoj ĝis unu miliono da juanoj en unu jaro. Kaj nun mi povas gajni kelkajn milionojn da juanoj en ĉiu jaro," diris Kuang Yonghua.

En la antaŭaj jaroj, por vendi lanugajn vestojn, la vilaĝanoj portis ilin sur la du ŝultroj aŭ sur la dorso, sed nun la stato ŝanĝiĝis. La loka registaro establis por la vilaĝo industrian kvartalon, kie oni poste starigis elektronikajn komercajn retejojn. Danke al tiuj novaj kondiĉoj la industrio de launuga konfekcio evoluis rapide kaj impete.

La entreprenstariga modelo de la vilaĝo Ruĝstelo instigas mil kaj mil homojn veturi en la eksprestrajno de elektronika komerco kaj krei belan estontecon per siaj ambaŭ manoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin