Novaĵoj (Aŭgusto 20)

(GMT+08:00) 2018-08-20 17:01:10     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun urugvaja ministro pri eksterlandaj aferoj; Sudkoreaj familioj disigitaj de milito ekiris al la KDPR por rekuniĝi kun siaj parencoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun urugvaja ministro pri eksterlandaj aferoj Rodolfo Nin Novoa.

Dum la restado de Nin Novoa en Ĉinio, la du flankoj subskribos dokumentojn de kunlaboro pri la iniciato Zono kaj Vojo, serva komerco kaj aliaj kampoj. Wang diris, ke ĉi tio montras la strategian vizion de Urugvajo pri disvolvado de rilatoj kun Ĉinio. Wang diris, ke la du flankoj devas daŭrigi ampleksajn interŝanĝojn kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Ĉinio esperas, ke Urugvajo plu uzos sian pozitivan influon kaj antaŭenigos la dialogon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj la Suda Komuna Merkato por atingi novan progreson.

Nin Novoa diris, ke Urugvajo estas la unua lando en la Suda Komuna Merkato, kiu subskribis memorandon de kompreno pri la iniciato Zono kaj Vojo kun Ĉinio, kaj ĝi volas preni tion kiel oportunon por helpi al Ĉinio kaj la membroj de la Suda Komuna Merkato konstrui pli proksimajn rilatojn.

La konstruado de kloakaĵa traktejo monprovizita de Ĉinio komenciĝis dimanĉe en la bangladeŝa ĉefurbo Dako.

La interkonsento pri projekto de la kloakaĵa traktejo estis subskribita inter la Daka Akvoproviza kaj Kloakaĵ-trakta Aŭtoritato kaj la Ĉina Hidroelektra Korporacio.

La projekto monprovizita de la Ĉina Eksport-Importa Banko inkluzivas kloakaĵajn traktejojn, pumpadstaciojn kaj kloakaĵ-duktan reton kun la kapablo de traktado de 500 000 kubaj metroj da kloakaĵo en ĉiu tago. Post kiam la projekto estos finita, la ĉina flanko respondecos pri funkciigo kaj bontenado dum unu jaro.

Grupo da sudkoreaj familioj apartigitaj de la Korea Milito disde parencoj loĝantaj en la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) lunde matene ekiris al la monto Keumgang en la sudorienta regiono de la KDPR por maloftaj rekuniĝoj kun longtempe disigitaj parencoj.

La sudkoreaj apartigitaj familioj kolektiĝis dimanĉe en la nordorienta marborda urbo Sokcho por registriĝo kaj medicina ekzameno antaŭ la rekuniĝoj.

La unuajn rekuniĝojn, planitajn por la daŭro de lundo ĝis merkredo, ĉeestos 89 sudkoreanoj, kiuj neniam vidis siajn parencojn en la KDPR de post la Korea Milito finita per armisticio, kaj 108 aliaj akompanantaj familianoj. La duaj tri-tagaj rekuniĝoj, koncernaj al 83 familiaj membroj de la KDPR, kiuj petis rekuniĝojn kun sudkoreaj parencoj, komenciĝos poste ĉi-semajne en la sama loko. La du Koreioj konsentis en junio okazigi la rekuniĝojn kiel parton de klopodoj por efektivigo de la Deklaracio de Panmunjom.

Ĉinio kaj Usono okazigos vicministran konsiliĝon pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj baldaŭ en Vaŝingtono. Tio vekis grandan atenton de usonaj ĉefaj komunikiloj, kaj iuj el ili esprimis atendojn de diversaj rondoj de Usono pri stabiligo de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj.

La ĉina Ministerio de Komerco anoncis en la 16a de aŭgusto, ke ĉina delegacio gvidata de vicministro pri komerco Wang Shouwen vizitos Usonon en la fino de aŭgusto laŭ invito de la usona flanko por traktadi kun la usona kontraŭparto pri duflankaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj de respektivaj zorgoj.

Multaj usonaj komunikiloj opiniis, ke la rekomenco de la usona-ĉina konsiliĝo plifortigos fidon de la merkato. La komunikilo Konsumaj Novaĵoj kaj Komerca Kanalo raportis, ke la 17an de aŭgusto la averaĝa industria indico laŭ Dow Jones kreskis je 110,59 punktoj ĝis 25 669,32 punktoj, kaj en la sama tago, ankaŭ la indico de 500 akcioj laŭ Standard & Poor's kreskis je 0,3% ĝis 2 850,13 punktoj. Analizistoj pri investado diris, ke se la ebleco de eskalado de la komerca konflikto inter Usono kaj Ĉinio malpliiĝos en la venontaj kelkaj monatoj, la merkato pliboniĝos iom post iom, ĉar la tendenco de la usona-ĉinaj rilatoj ĉiam estas unu el la plej grandaj zorgoj.

Afgana amaskomunikilo dimanĉe raportis, ke tiutage afgana prezidento Ashraf Ghani Ahmadzai proklamis, ke la registaro realigos trimonatan kunkondiĉan militpaŭzon kun la organizo Talibano.

Ghani diris, ke la militpaŭzo daŭros tri monatojn kaj estos efektivigata ekde la 20a ĉimonate post konfirmo de Talibano. Tamen Talibano ankoraŭ ne reagis pri tio. Samtempe diversaj rondoj de Afganio okazigis aktivadojn celebre al la 99a datreveno de sendependiĝo de la lando.

Eksa ĝenerala sekretario de la Unuiĝinta Nacioj, Kofi Annan, mortis sabate en hospitalo en Svislando. Politikaj gravuloj de multaj landoj kaj internaciaj organizoj funebris pri Annan kaj alte taksis liajn kontribuojn al la paco de la mondo.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, publikigis deklaron, dirante, ke Annan estis forto gvidanta justecon, kaj ke informiĝinte pri la forpaso de Annan, li estis profunde afliktita. Li aldonis, ke Annan kondukis la UN eniri la novan jarmilon per sia alta digno kaj decidemo kaj liveris al homoj spacon por dialogo kaj ejon por traktado de demandoj kaj ankaŭ vojon al pli bela mondo.

Ĝenerala direktoro de Unesko, Audrey Azoulay, diris, ke la mondo perdis grandan defendanton de paco kaj moderna multflankeco. Li diris, ke la firma kredo de Annan pri disvolvado de paca kulturo tute kongruas kun la celoj kaj promesoj de Unesko.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jean - Claud Juncker, diris, ke informiĝinte pri la forpaso de malnova amiko, li profunde afliktiĝis, kaj ke en la nomo de la Eŭropa Komisiono kaj en sia nomo, li kondolencas la familianojn de Annan kaj salutas lin pro lia vivo plena de kuraĝo, simpatio kaj eminenteco.

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo, Jens Stoltenberg, diris, ke la UN kaj la mondo perdis giganton. La tuta vivo de Annan pruvis, ke homo povas esti granda homamanto kaj fortika gvidanto.

Italio finis la serĉadon post la disfalo de la ponto Morandi en norda Ĝenovo kaj konfirmis, ke 43 homoj mortis en la akcidento.

La ĝenova registaro diris en deklaro, ke 43 homoj mortis en la akcidento, kiu okazis la 14an de aŭgusto. Inter la mortintoj estis ankaŭ homoj el Albanio, Kolombio, Ĉilio, Francio, Jamajko, Rumanio kaj Peruo krom italoj.

La 15an de tiu ĉi monato la itala registaro deklaris 12-monatan krizostaton en Ligurio, al kiu apartenas Ĝenovo, por savado kaj rekonstruo. La itala centra registaro asignis pli ol 30 milionojn da eŭroj al Ligurio por starigi sistemon de alternativaj vojoj en la regiono kaj loĝigi lokanojn, kiuj evakuis la okazejon de la akcidento.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin