Novaĵoj (Aŭgusto 21)

(GMT+08:00) 2018-08-21 16:56:56     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21a de aŭgusto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉinaj gvidantoj renkontiĝis kun malajzia ĉefministro; Ĉinio kaj Salvadoro decidis starigi diplomatiajn rilatojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun malajzia ĉefministro Mahathir Mohamad lunde en Pekino.

Xi aprezis la grandan gravecon, kiun Mahathir atribuis al antaŭenigo de rilatoj inter la du landoj, lian subtenon al la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo, kaj liajn kontribuojn por akcelo de regiona kunlaboro ene de Azio. Xi diris, ke Ĉinio klopodas por atingi siajn du centjarajn celojn, dume, Malajzio komencis sian vojaĝon por konstruado de nova Malajzio, kaj ke duflankaj rilatoj estas ĉe la nova kaj grava punkto. Ĉinio kaj Malajzio, kiel gravaj leviĝantaj fortoj en Azio, kunlaboras por liveri evoluigajn oportunojn unu al la alia. Li reasertis, ke Ĉinio sin dediĉas al disvolvado de amikaj rilatoj kun Malajzio, kaj esprimis sian fidon pri plifortigo de rilatoj en la nova epoko. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Malajzio devas pliigi la ĝeneralan planadon kaj akordigon de evoluigaj strategioj, antaŭenpuŝi industrian kaj novigan kunlaboron, kultivi novajn brilajn punktojn, vastigi novajn kampojn kaj serĉi novajn ideojn kaj modelojn en sia kunlaboro.

Mahathir diris, ke lia vizito al Ĉinio indikas gravan paŝon prenitan de la nova registaro de Malajzio, kaj emfazis, ke la amika politiko de lia lando al Ĉinio restas senŝanĝa. Li diris, ke Malajzio profitigis de sia kunlaboro kun Ĉinio, grava kaj influa lando kaj ankaŭ la plej granda komerca partnero de Malajzio, kaj ke la disvolviĝo de Ĉinio neniam minacos lian landon.

Ĉefministro Li Keqiang okazigis intertraktadon kun vizitanta malajzia ĉefministro Mahathir Mohamad lunde en Pekino, dirante, ke Ĉinio laboros kun Malajzio por levi najbaran amikecon al nova alto.

Li diris, ke Ĉinio kaj Malajzio estas forte komplementaj ekonomie kaj havas grandan potencialon por kunlaboro. Ĉinio volas pli bone integri la iniciaton Zono kaj Vojo kun la disvolva strategio de Malajzio, kaj samtempe ĝi akcelos la duflankan industrian kunlaboron kaj konstruadon de industriaj parkoj kaj plifortigos kunlaboron en ekonomio, komerco, investado, agrikulturo, fiŝkaptado kaj transporta infrastrukturo. Ĉinio importos pli multajn altkvalitajn malajziajn produktojn por kontentigi la bezonojn de enlandaj konsumantoj, plialtigos la nivelon de komerca faciligo kaj instigos fortajn kaj prestiĝajn kompaniojn de la du landoj grandigi dudirektan investadon. Li aldonis, ke Ĉinio volas esplori novan kunlaboron kun Malajzio en la kampoj de scienca kaj teknologia novigo, aŭto, financo kaj elektronika komerco.

Mahathir diris, ke Malajzio esperas lerni la sperton de Ĉinio kaj plialtigi la nivelon de duflanka kunlaboro en elektronika komerco kaj novigado.

La saman tagon, la du flankoj publikigis komunan deklaron, dirante, ke Ĉinio kaj Malajzio, starantaj ĉe novaj historiaj momentoj de sia respektiva nacia disvolviĝo, estas optimistaj pri la perspektivo de siaj duflankaj rilatoj.

Ĉinio kaj Salvadoro subskribis komunan komunikaĵon marde en Pekino pri establo de diplomatiaj rilatoj. La komunikaĵo estis subskribita de ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj salvadora ministro pri eksterlandaj aferoj Carlos Castaneda.

Lunde vespere laŭ loka tempo, salvadora prezidento Salvador Sánchez Cerén faris televidan paroladon al la tuta lando, dirante, ke li estas firme konvinkita, ke la establo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio estas ĝusta paŝo kaj konformas al internacia leĝo kaj principoj de internaciaj rilatoj kaj adaptiĝas al la neinversigebla tendenco de la epoko.

Sánchez anoncis en la parolado, ke tiutage estis starigitaj diplomatiaj rilatoj inter Salvadoro kaj Ĉinio. Li diris, ke la salvadora registaro faris tiun ĉi decidon post zorgema analizado de enlanda kaj internacia situacio. Salvadoro rekonas la principon pri unu Ĉinio kaj agnoskas, ke la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura leĝa registaro reprezentanta la ĉinan popolon, kaj Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang telefone konversaciis kun sia pakistana paralelulo Imran Khan pri duflankaj rilatoj lunde.

Li gratulis Imran Khan por la enoficiĝo kiel pakistana ĉefministro. Li diris, ke la du landoj ĝuis fortan strategian kunlaboran partnerecon kaj duflankaj rilatoj eltenis la provon de tempo, inkluzive de ŝanĝiĝema internacia situacio, kaj ke ambaŭ flankoj ĉiam traktas unu la alian egale kaj subtenas unu la alian. Ĉinio volas labori kun Pakistano por fari striktajn altnivelajn kontaktojn, profundigi pragmatan kunlaboron, plifortigi kunordigon pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, akceli komunan disvolviĝon kaj kontribui al paco kaj prospero de la regiono. Li rimarkigis, ke la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro estas mejloŝtona projekto en duflanka kunlaboro en la nova epoko, kaj ke Ĉinio aprezas la rimarkojn de la ĉefministro pri firma subteno al ĝia konstruado, kaj esperas, ke ambaŭ flankoj ellaboros planojn pri ĝia disvolvado. Li aldonis, ke Ĉinio aprezas ankaŭ la grandajn klopodojn de Pakistano por protekto de la konstruado de la koridoro, kaj kredas, ke Pakistano prenos pluajn rimedojn por garantii la sekurecon de personaro kaj institucioj de Ĉinio en la lando kaj ankaŭ projektojn de kunlaboro

Imran Khan diris, ke la pakistana popolo havas profundan amikecon kun la ĉina popolo. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam staris sur la pakistana flanko, kiam Pakistano estis en siaj plej malfacilaj momentoj, kaj ke la nova pakistana registaro volas forĝi pli fortajn rilatojn ol iam ajn antaŭe kun la ĉina flanko.

Pakistana prezidento Mamnoon Hussain lunde prezidis ceremonion de enoficiĝo de la nova pakistna kabineto, kaj 16 ministroj ĵuris enoficiĝon.

La nova kabineto inkluzivas 16 ministrojn kaj 5 konsilistojn de ĉefministro. Laŭ la pakistana konstitucio, 16 ministroj oficiale ĵuris enoficiĝon sub la ĉeesto de prezidento Mamnoon Hussain, ĉefministro Imran Khan kaj aliaj politikaj gravuloj. La membroj de la kabineto plejparte venas de la partio Pakistana Movado por Justeco.

La oficejo de la usona komerca reprezentanto komencis novan sesion de publika aŭskultado pri aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. La kunveno liveros informojn al la fina decido pri listo de la aldonaj tarifoj kaj eble proponos altigi la ĝeneralajn tarifojn de 10% ĝis 25%.

Laŭ publikigitaj skribaj atestoj el usonaj entreprenoj kaj industriaj organizoj partoprenataj en la kunveno, kolekti aldonajn tarifojn de importitaj ĉinaj varoj kun tiel granda valoro pliigos al usonaj konsumantoj la elspezojn por ĉiutagaj necesaĵoj, kaj cetere estas malfacile trovi aliajn liverantojn anstataŭ la ĉinajn. Ili opiniis, ke la aldonaj tarifoj serioze damaĝos usonajn entreprenojn, precipe la mezgrandajn kaj malgrandajn, kiuj dependas de la tutmonda provizĉeno.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin