Intervjuo al Larysa Osadchuk kaj Alain Delmotte--de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2018-08-22 09:24:23     Redaktoro:祃璟琳

Origamio kaj Esperanto

AM: Kiam vi ekinteresiĝis pri Esperanto?

LO: Mi ekkonis Esperanton tre frue, sed unue mi ne kredis je ĝi. Nur poste mi komprenis ĝian profundan similecon kun la etikaj celoj de origamio. Mi fakte studis origamion dum 25 jaroj kaj Esperanton dum 5 jaroj. Estis ekzakte male por Alain.

AD: Mi esperantiĝis en 1995 kaj studis interlingvistikon en Loveno la Nova kaj en la Universitato de Poznamo en Pollando, kie mi diplomiĝis en 2005. Mi vere komencis origamion kun Larysa, kiam mi renkontis ŝin dum la itala kongreso en Kastelaro en 2013.

AM: Kiajn similecojn vi vidas inter origamio kaj Esperanto?

LO: Estas multe da similecoj. Ambaŭ baziĝas sur logiko kaj simpleco kaj havas grandan emon ludi. Ambaŭ alvokas miron, ĉar ili estas tre facilaj kaj oni povas rapide ion fari. Origamistoj kaj Esperantistoj estas konstruistoj per papero aŭ vortoj. En origamio oni ŝanĝas formon dank'al moduloj kaj en Esperanto dank'al sufiksoj kaj prefikstoj. En origamio estas du precipaj linioj: valo kaj monto. Same en Esperanto per la prefikso "mal" oni povas fari antonimojn, oni povas krei la monton el la valo. Ambaŭ artoj estas tre facile lerneblaj kaj disvastigeblaj. Estas do promes-plena agado labori kune, instruante Esperanton per origamio. Esperantistoj kaj origamistoj havas tre similan pensmanieron kaj povas bone kunlabori por komunaj celoj, kiel art-terapio aŭ pedagogio. Origamio, ekzemple, havas dek-jaran sukceson pri aŭtismo en tre malfacilaj situacioj. Ĝi paroligas timemajn infanojn. Blinda adolescento, al kiu ni instruis, nun mem-fide gvidas origamiajn atelierojn por vidantaj homoj. Lerni origamion pozitive transformas la vivon de handikapuloj, malliberuloj, pacientoj en rehabilitigaj centroj, k.t.p.. Esperanto ne estas nur lingvo, kiel origamio ne estas nur faldado. Ambaŭ helpas trovi manieron solvi problemojn pli efike, kunligante belecon kaj moralon. Ili estas du universalaj lingvoj. Ankaŭ origamio havas sian internacian sistemon de signoj kaj skemoj.


Larysa Osadchuk kaj Alain Delmotte

AM: Kiel Esperanto kaj origamio povus kunlabori kaj kial?

LO: Esperanto povus helpi kompreni unu la alian dum internaciaj origamistaj renkontiĝoj, se ĝi povus iĝi ties oficiala lingvo. Ne ĉiuj komprenas la anglan kaj ĉiam mankas interpretistoj. Ekzemple oni multe bonvenigus ĉinajn esperantistojn. Do la du movadoj povus fruktodone labori kune. La movado de origamistoj tutmondiĝas kaj kreskas de unu jaro al la alia, altirante homojn el ĉiuj profesioj, pli kaj pli ofte junajn. Eĉ junuloj 14-aĝaj jam havas grandan artistan nivelon. Ankaŭ en Ĉinio junaj origamistoj multiĝas en diversaj urboj kaj ĉie en la mondo okazas renkontiĝoj. En Francio ni partoprenas en du grandaj renkontiĝoj: MFpapier, kiu okazas en diversaj francaj urboj printempe, kaj OORAA, kiu okazas en Lyono aŭtune. Sed la renkontiĝoj de esperantistoj estas pli interesaj, ĉar estas ne nur atelieroj, sed ankaŭ ekskursoj kaj diversaj programoj. Origamistoj povas lerni de tiu longa organiza sperto. Esperantistoj povus allogi junajn origamistojn per ttt-ejoj pri origami-farado el diversaj landoj en Esperanto. Ni multe skribis pri tiu ebla kunlaboro en franca origamista ĵurnalo kaj en nia ttt-ejo (https://animationorigami.wordpress.com/2017/07/23/lorigami-une-nouvelle-orientation-prometteuse-en-art-therapie).

AM: Vi ankaŭ kunlaboras kun la japana samideanino Kimie Markarian por instrui sorobanon. Ĉu vi vidas rilatojn inter sorobano kaj origamio?

AD: Jes, origamio kaj sorobano estas facilaj kaj helpas la disvolviĝon de la menso ĉe infanoj. Per sorobano oni lernas metodon, kiu ebligas kalkuli mense tre rapide. Oni eĉ povas kanti aŭ paroli kalkulante, mirigante homojn per ĝia efiko.

LO: Ni proponas fari integritan programon por lernejoj, kunigante sorobanon, origamion kaj Esperanton kiel bazajn fakojn de instruado. Sorobano helpas pri la multiplika tabulo, origamio pri geometrio, matematiko kaj psikologio. Kaj ili ambaŭ povas helpi enkonduki Esperanton en lernejojn.

AD: Sorobano en Francio pensigas ĉefe pri Japanio. Same por origamio. Sed origamio estas multe pli disvastigita tra la mondo. Temas pri faldado de papero aŭ de aliaj materialioj. La jupo de skotoj estas tre komplika faldado, ĉar sur la teksaĵo estas desegno kaj oni faldas tiel ke la desegno reaperu. Oni uzas la japanan vorton por origamio, sed fakte ĝi venas el Ĉinio same kiel la papero. Ili eniris Japanion en la 6a jarcento, alportataj sekrete de monaĥo, por disvastigi la budhisman religion. Nur poste origamio iĝis tradicia japana arto. Papero estis tiam tre valora kaj la unuaj origamioj estis skatoloj por oferoj al la dioj. Origamio povas estis vidata kiel la vivanta modelo de kelkaj postulatoj de budhismo kaj ŝintoo: unu formo transformiĝas en alian, ĉio ŝanĝiĝas, ĉiu ebla formo estas kaŝita en la universo kaj oni devas aperigi ĝin sen uzi tondilon, kiu detruus la universon. Ni vidas similan laboron respekti la integrecon de formoj en la kosmo kiam NASA (la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio) invitas origamistojn pripensi modelojn por satelitoj, kiujn oni sendos en malgranda formo en la spacon, sed kiuj devas grandiĝi tie por estis uzotaj.

esperantistinoj inter la UK 2018

AM: Ĉu vi havas longan sperton paroli pri origamio en Esperantaj kongresoj?

LO: Ni havas longan sperton en Esperantaj kongresoj. Mi komencis paroli pri origamio en la itala kongreso de 2012 en Mazara del Vallo kaj ni vizitis multe da internaciaj renkontiĝoj dum la sekvaj jaroj en Italio, Slovakio, Germanio, Francio, Belgio kaj Ukrainio. En aŭgusto ni partoprenos en la infana semajno en la kastelo de Grésillon en Francio, kiel ni jam faris pasintjare.

AD: Dum la UK en Lisbono infanoj ĵetis la aviadilojn, kiujn ni kune faldis, al la publiko dum la ferma ceremonio. Kaj partoprenis nian atelieron du alt-nivelaj origamistoj. Unu el ili, Carlos Oliveira el Brazilio, metis siajn fotojn de niaj atelieroj sur fejsbuko kaj multe da origamistoj jam respondis en Esperanto. Tio estas pruvo, ke nia afero povas kreski.

LO: Ni proponis organizi en la reto grupon "ORIGAMIO & ESPERANTO", por ke origamistoj kaj esperantistoj povu interŝanĝi sian sperton en la reto kaj dum renkontiĝoj en diversaj landoj. Tiu ideo jam allogis multajn personojn. Aliĝu!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin