Novaĵoj (Aŭgusto 23)

(GMT+08:00) 2018-08-23 16:49:11     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi alvokis pli bone plenumi misiojn de diskoniga laboro; UN okazigis ceremonion memore al eksa ĝenerala sekretario Kofi Annan. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

 

Prezidanto Xi Jinping substrekis la gravecon de pli bona plenumado de misioj kaj taskoj de diskoniga kaj ideologia laboro sub novaj cirkonstancoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en nacia konferenco pri diskoniga kaj ideologia laboro, kiu okazis en Pekino marde kaj merkrede.

Li alvokis solidan diskonigan kaj ideologian laboron por unuigi la popolon akcepti komunajn idealojn, konvinkojn, valorojn kaj moralajn normojn, kaj tiel fari pli grandajn kontribuojn al la ĝenerala situacio de la partio kaj la ŝtato. Xi diris, ke decidoj kaj planoj faritaj de la Centra Komitato de la KPĈ ekde la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012 estas ĝustaj, kaj ke oficialuloj pri la diskoniga kaj ideologia fronto estas fidindaj. Li petis preni "unuigon de pensado kaj kunigon de forto" kiel la centran parton de diskoniga kaj ideologia laboro. Por fari pli bonan diskonigan kaj ideologian laboron sub la novaj cirkonstancoj, Xi substrekis altan tenadon de la flago de marksismo kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li alvokis klopodojn por akceli progreson de socialisma kultura etiko, nutri kaj daŭrigi kernajn socialistajn valorojn, kulturi novan generacion kapablan por surŝultrigo de la misio de nacia rejuniĝo.

Ĉinio faros pli da klopodoj por trakti la financajn malfacilaĵojn de malgrandaj kaj tre etaj entreprenoj kaj prenos tion kiel parton de pli vasta kampanjo por plifortigi la realan ekonomion.

Administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang merkrede, postulis efikan efektivigon de registaraj politikoj desegnitaj por akceli pli facilan kaj malpli kostan kapitalkolekton de malgrandaj kaj tre etaj firmaoj, kaj puŝi financan sektoron helpi certigon de stabila dungado kaj forta komerca aktiveco.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, Ĉinio konservos prudentan monpolitikon anstataŭ adopti torenton da fortaj stimulaj politikoj.

Financaj institucioj estas instigitaj pliigi pruntojn al monmankaj malgrandaj entreprenoj. Malgranda pruntedono estos ligita kun taksado de rezultoj de la pruntedonantoj, kaj la banka reglamenta institucio pli toleros moderan pliigon de la proporcio de pruntoj kaj deponaĵoj.

Pruntedonantoj devas mallongigi la aproban proceduron por pruntoj, havi pli da interkonsentoj de longperiodaj pruntoj, kaj ellabori raciajn pruntedonajn artikolojn kaj manierojn de repago.

Laŭ la anonco pri aldonaj tarifoj sur importitaj usonaj produktoj kun la valoro de 16 miliardoj da usonaj dolaroj, publikigita de la Komisiono pri Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio, Ĉinio komencis oficiale efektivigi 25-procentajn tarifojn kontraŭ importitaj usonaj produktoj kun la valoro de 16 miliardoj da usonaj dolaroj je la 12a horo kaj 1 minuto merkrede posttagmeze.

La Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio prezentos plendon al la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kontraŭ usonaj tarifoj sur ĉinaj varoj kun valoro de 16 miliardoj da usonaj dolaroj laŭ la enketo de la sekcio 301.

Proparolanto de la Ministerio de Komerco diris en deklaro, ke per prezento de la plendo sub la disput-kvietiga mekanismo de la MOK, Ĉinio protektas liberan komercon kaj multflankan mekanismon kaj siajn leĝajn rajtojn kaj interesojn.

La deklaro diris, ke per la obstina efektivigo de la tarifoj en ĵaŭdo, Usono evidente malobservis la regulojn de la MOK. Ĉinio firme oponas la usonan agadon kaj denove prenas necesajn kontraŭrimedojn.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun filipina registara delegacio gvidata de financa ministro Carlos Dominguez en Pekino merkrede.

Wang diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj suriris rapidan vojon kaj montris bonan tendencon de plibonigo kaj disvolviĝo sub la gvidado de la du gvidantoj, kio konformas al la fundamentaj kaj longtempaj interesoj de la du popoloj. Ĉinio volas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kun Filipinoj por antaŭenigi pragmatan kunlaboron al nova nivelo. Wang ankaŭ esprimis la esperon, ke Filipinoj aktive partoprenos en la iniciato Zono kaj Vojo.

Dominguez alte taksis la iniciaton Zono kaj Vojo, dirante, ke Filipinoj aktive partoprenos plu en ĝi. Li diris ankaŭ, ke lia lando alte aprezas kaj ĉeestos la unuan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion, kiu okazos en Ŝanhajo de la 5a ĝis la 10a de novembro.

Merkrede en sia stabejo en Nov-Jorko, UN okazigis kunvenon por funebri pri Kofi Annan, eksa ĝenerala sekretario de UN. Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres faris paroladon.

Guterres diris, ke Annan enkorpigis la valorojn de UN, kaj ĉiuj laborantoj de la institucio fieris pri sia laboro kun li. La plej grava karakterizo de Annan estis lia homeca gloro kaj lia subteno al vundeblaj personoj. Li persistis en sia starpunkto kaj ĉiam konservis grandan saĝon malantaŭ modesteco, mildeco, ĝentileco kaj ĉarmo

Annan naskiĝis en Ganao. Li estis nomumita kiel la sepa ĝenerala sekretario de UN en la 51a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN en la 17a de decembro 1996. Li enoficiĝis sur tiu ĉi posteno en la 1a de januaro 1997, kaj kvar jarojn poste li estis denove nomumita por la dua oficperiodo ĝis la 31a de decembro 2006. Li forpasis la 18an de tiu ĉi monato en hospitalo en Svislando en la aĝo de 80 jaroj.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris marde, ke Rusio organizos pacan intertraktadon inter la afgana registaro kaj la grupo Talibano en la proksima estonteco, kaj la lasta jam akceptis la inviton.

Lavrov faris la rimarkojn en gazetara koneferenco en la suda urbo Soĉio. Li diris, ke Rusio jam sendis mesaĝojn al la afgana registaro kaj la grupo Talibano por inviti ilin ĉeesti internan pacintertraktadon, kiu okazos en Moskvo. Ambaŭ aktive respondis al Rusio kaj akceptis la inviton. Lavrov diris, ke la rusa flanko opinias, ke estas necese subteni kontaktojn kun Talibano, kaj ĝi neniam kaŝis sian ideon. Li aldonis, ke tio lasos Talibanon rezigni armitan batalon kaj suriri la vojon de dialogo kun la registaro.

La irana Nacia Televido raportis, ke Ali Akbar Salehi, prezidanto de la Irana Atom-Energia Organizo, diris merkrede, ke Britio partoprenas en la transformado de la irana pezakva reaktaro Arak anstataŭ Usono.

Salehi diris, ke ĉar Usono unuflanke sin retiris el la Komuna Ampleksa Agadplano, la irana nuklea interkonsento, ĝia parto de la transformado de la pezakva reaktaro Arak estas transprenita de Britio. Li ripetis, ke la retiro de Usono el la nuklea interkonsento ne influis la iranan aktivecon koncernan al paca utiligo de nuklea energio, kaj Irano antaŭenigas plu planojn pri rilataj esploroj kaj konstruadon de instalaĵoj. 

 

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin