Parolado de Dr. M.W. Zaleski-Zamenhof en inaŭguro de 103-a UK

(GMT+08:00) 2018-09-11 22:22:32     Redaktoro:Ĝoja

En la inaŭguro de la 103-a UK en Lisbono, nome de la familio de L.L.Zamenhof Dr.M.W. Zaleski-Zamenhof faris paroladon kaj menciis sian mirindan sperton en Ĉinio pro premidona ceremonio de Teo kaj Amo en 2017.

Jen la teksto.

Estimataj gesinioroj, karaj geamikoj, karaj gesamideanoj ĝoje veninta de tuta mondo por partopreni tiun universalan kongreson. Koran dankon por via engaĝo en nia komuna movado.

Mi sentas min tre feliĉa, kortuŝita kaj honorigita esti ĉi tie kun vi por kiel nun kutime reprezenti mian familion kaj interkonatiĝi kun nia grandega, kreskanta, intenacia aro.

La temo de tiu ĉi jara kongreso estas la oriento de kulturoj , lingvoj kaj de la tutmondiĝo.

Mia praavo, Ludoviko Lazaro Zamenhof, naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko.

Hejme li parolis la rusan kun lia patro, la jidan kun lia patrino, sed li preferis la polan lingvon. Li ankaŭ frue lernis la germanan ,la francan, la hebrean, la anglan, kaj kompreneble la latinan kaj la malnovan grekan.

Dum lia infaneco li lernis pri la historio de la Babeloturo en la Biblio.

Jen la traduko de Ludoviko Zamenhof de tiu parto de la teksto :

"Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.

3. Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. 4. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. 5. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 9. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero."

Do, Ludoviko komprenis ke la homaro bezonas lingvon por kompreni unu la alian, por ebligi komunan laboron, por atingi gravajn komunajn celojn.Por atingi pacon kaj batali kontraŭ malegalecoj inter nacioj, inter landoj, inter homoj, oni bezonas lingvon kiun ĉiuj povas facile lerni , facile uzi kaj kompreni. Kaj estas plej grava, ke tiu ilo de komuniko estu neŭtrala.

Ĝi ne apartenas al unu persono, unu lando.

Ĝi apartenas al la homaro, por kune vivi kaj interŝanĝi.

Ĝi neniam estas ilo de premo, ilo por esprimi superecon de unu aŭ alia kulturo.

Ĝi nur estis kreinta pour faciligi interhoman komprenon.

Kio estas tutmondiĝo? Ŝajnas al mi ke tiu koncepto signifas la gênerale miksita influo de diversaj kulturoj, komercoj, ideoj, diversaj iloj de esprimo. La tutmondiĝo estas faciligita per multaj interŝanĝoj, migradoj, kaj kompreneble per la modernaj iloj de komuniko kaj transporto. Interŝanĝoj tra la mondo okazis tra la historio, sed hodiaŭ ĉiu okazas plej rapide, kelfoje preskaŭ tujprete. Sed, eĉ kiam ni povas uzi la plej modernan teknologion, sâjnas al mi ke la uzo de internacia neŭtrala lingvo vere plibonigas la rilatojn inter la homoj, kiuj desiras interŝanĝi.

Kompreneble nia lingvo estas ilo por komuniki tra la mondo, inter homoj venantaj de diversaj landoj, kontinentoj. Homoj kiuj neniam povus facile interparoli sen esperanto .

Pasintajare mi vivis tre interesan sperton. Mi estis invitita en Ĉinio por partopreni la premidonan ceremonion de la filmfetsivalo Teo kaj Amo. Tio estis mia unua vojaĝo al Azio, Ĉinio estas plej malsama de landoj ke mi vizitis antaŭe. Mi renkontis tie azianinojn, sudamerikajn, nordamerikajn, eŭropanojn. Tiu sperto ŝajnis al mi tute eksterordinara. Sed la plej ekserordinara estis, ke ni ĉiuj eblis facile interparoli. Mi neniam forgesos tiun senton; ni havis magian ilon por faligi landlimojn, eĉ en tia malproksima por mi lando.

Jen la malsamaj kulturoj, jen la malsamaj lingvoj, kaj jen la vera tutmondiĝo, eblinta per la internacia lingvo kaj nia konstanata volo kompreni unu la alian kaj lerni de unu la alian.

Tio estas ankaŭ mia unua vojaĝo en Portugalo. Mi estas tre ekscita malkovri tiun landon kaj ĝian kulturon, koran dankon karaj georganizantoj. Koran dankon por inviti min ĉi tie, dankon por doni al mi denove okazon por sperti la korvarmanta kaj translanda amikeco inter ni.

Ĉu vi ŝatas la piedpilkon? Ĉu vi sekvis la mondĉampioneco? Mi vere pensis ke ĝi estas mirinda ekzemplo de mikso de kulturoj sed la ludistoj bedaŭrinde ne havas komunan lingvon, aparte de lia sporto. Eble en la estonteco esperanto povus fariĝi la oficiala lingvo de internaciaj sportaj eventoj? Eble tiu ideo ne estas nun malgranda ŝerco? Eble nia lingvo kaj niaj ideoj konsante kreskantaj ni povus esperi ke ĝi fariĝus la oficiala ilo de eventoj dum kiuj estas grava ke la lingvo estu tute neŭtrala. Mia praavo sendube revis ke tio okazu

Kaj ni evidente estas sur la vojo: La UNESKO kuriero estas nun eldonita en esperanto laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao.

Mi deziras al vi sukcesan kongreson, interasajn malkovrojn kaj riĉajn spertojn.

Dankon al ĉiuj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin