Parolado de Dr. M.W. Zaleski-Zamenhof dum la inaŭguro de la 103-a UK

(GMT+08:00) 2018-09-11 22:22:55     Redaktoro:Ĝoja

En la inaŭguro de la 103-a UK en Lisbono, nome de la familio de L.L.Zamenhof Dr.M.W. Zaleski-Zamenhof faris paroladon kaj menciis sian mirindan sperton en Ĉinio pro premidona ceremonio de Teo kaj Amo en 2017.

Jen la teksto.

Estimataj gesinjoroj, karaj geamikoj, karaj gesamideanoj ĝoje venintaj de la tuta mondo por partopreni tiun ĉi universalan kongreson. Koran dankon por via engaĝiĝo en nian komunan movadon.

Mi sentas min tre feliĉa, kortuŝita kaj honorita esti ĉi tie kun vi por - kiel kutime - ankaŭ nun reprezenti mian familion kaj interkonatiĝi kun nia grandega, kreskanta, internacia aro.

La temo de la ĉi-jara kongreso estas la oriento de kulturoj, lingvoj kaj de la tutmondiĝo.

Mia praavo, Ludoviko Lazaro Zamenhof, naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko.

Hejme li parolis la rusan kun sia patro, la jidan kun sia patrino, sed li preferis la polan lingvon. Li frue lernis ankaŭ la germanan , francan, hebrean, anglan, kaj kompreneble la latinan kaj la malnovan grekan.

Dum sia infaneco li lernis pri la historio de la Babel-turo en la Biblio.

Jen la traduko de Ludoviko Zamenhof de tiu parto de la teksto :

"Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.

3. Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. 4. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. 5. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 9. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero."

Do, Ludoviko komprenis ke la homaro bezonas lingvon por kompreni unu la alian, por ebligi komunan laboron, por atingi gravajn komunajn celojn. Por atingi pacon kaj batali kontraŭ malegalecoj inter nacioj, inter landoj, inter homoj, oni bezonas lingvon kiun ĉiuj povas facile lerni, facile uzi kaj kompreni. Kaj estas plej grave, ke tiu komunikilo estu neŭtrala.

Ĝi apartenas ne al unu persono, ne al unu lando.

Ĝi apartenas al la homaro, por kune vivi kaj interŝanĝi.

Ĝi neniam estu ilo de premo, ilo por esprimi superecon de unu aŭ alia kulturo.

Ĝi estis kreinta nur por faciligi la interhoman komprenon.

Kio estas tutmondiĝo? Ŝajnas al mi, ke tiu koncepto signifas la ĝenerale miksitan influon de diversaj kulturoj, komercoj, ideoj, de diversaj iloj de esprimo. La tutmondiĝo estas faciligita per multaj interŝanĝoj, migradoj, kaj kompreneble per la modernaj iloj de komunikado kaj transporto. Interŝanĝoj tra la mondo okazis tra la historio, sed hodiaŭ ĉio okazas fulmrapide, kelkfoje preskaŭ tujprete. Sed, eĉ kiam ni povas uzi la plej modernan teknologion, ŝajnas al mi, ke la uzo de internacia neŭtrala lingvo vere plibonigas la rilatojn inter la homoj, kiuj deziras interŝanĝi ideojn.

Kompreneble nia lingvo estas ilo por interkomunikiĝi tra la mondo, inter homoj venantaj el diversaj landoj, kontinentoj. Homoj kiuj neniam povus facile interparoli sen Esperanto.

Pasintjare mi travivis tre interesan sperton. Mi estis invitita al Ĉinio por partopreni la premidonan ceremonion de la filmfestivalo Teo kaj Amo. Tiu estis mia unua vojaĝo al Azio. Ĉinio estas la plej malsama inter la landoj, kiujn mi antaŭe vizitis. Mi renkontis tie azianojn, sudamerikajn, nordamerikajn, eŭropanojn. Tiu sperto ŝajnis al mi tute eksterordinara. Sed la plej eksterordinara estis, ke ni ĉiuj povis facile interparoli. Mi neniam forgesos tiun senton; ni havis magian ilon por faligi landlimojn, eĉ en tia – por mi - malproksima lando.

Jen la malsamaj kulturoj, jen la malsamaj lingvoj, kaj jen la vera tutmondiĝo, eblaj per la internacia lingvo kaj nia konstanata volo kompreni unu la alian kaj lerni unu de la alia.

Tiu ĉi estas mia unua vojaĝo ankaŭ en Portugalon. Mi estas tre ekscitita malkovri tiun landon kaj ĝian kulturon, koran dankon, karaj organizantoj. Koran dankon pro tio, ke vi invitis min ĉi tien, dankon pro la denova okazo sperti la korvarmigan kaj translandan amikecon inter ni.

Ĉu vi ŝatas piedpilkon? Ĉu vi sekvis la mondĉampionadon? Mi vere pensis, ke ĝi estas mirinda ekzemplo de miksiĝo de kulturoj. Sed la ludistoj bedaŭrinde ne havis komunan lingvon, krom sia sporto. Eble en la estonteco Esperanto povus fariĝi la oficiala lingvo de internaciaj sportaj eventoj? Eble tiu ĉi ideo ne estas nur malgranda ŝerco. Eble ni povus esperi, ke nia lingvo kaj niaj ideoj, konstante kreskantaj, fariĝos la oficiala ilo de eventoj, dum kiuj estas grave, ke la lingvo estu tute neŭtrala. Mia praavo sendube revis pri tio.

Kaj ni evidente estas sur la vojo: La UNESKO kuriero estas nun eldonita en Esperanto laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao.

Mi deziras al vi sukcesan kongreson, interesajn malkovrojn kaj riĉajn spertojn.

Dankon al ĉiuj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin