Ĉinio kaj Sieraleono promesis plibonigi duflankajn rilatojn

(GMT+08:00) 2018-08-31 10:54:05     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sieraleona prezidento Julius Maada Bio ĵaŭde en Pekino, kaj la du ŝtatestroj konsentis plibonigi la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj.

Bio estas en Ĉinio por ŝtata vizito kaj ĉeesto al la baldaŭa Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi diris, ke en la pasintaj 47 jaroj de post la establo de diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Sieraleono ĉiam estis bonaj amikoj, kiuj staris kune kaj dividis feliĉon kaj malfeliĉon. Xi memoris, ke la batalo de la du landoj kontraŭ la senprecedenca epidemio Ebola estis konata tra la internacia komunumo, kaj Sieraleono estis unu el la landoj, kiuj subtenis la Ĉinan Popolan Respublikon en la restarigo de ĝia laŭleĝa sido en la UN. Ĉinio alte aprezas la longtempan persiston de Bio en la politiko de unu Ĉinio. Li akcentis, ke Ĉinio neniam forgesos malnovajn amikojn, kaj ke disvolvi solidarecon kaj kunlaboron kun afrikaj landoj ĉiam estas grava bazo de la eksterlanda politiko de Ĉinio, kaj ĉi tiu principo ne ŝanĝiĝos pro la propra disvolviĝo de Ĉinio kaj ĝia kreskanta internacia statuso. Li esprimis sian volon akceli reciprokajn altnivelajn interŝanĝojn, plifortigi komunikadon pri registara sperto kaj grandigi kunlaboron en la kampoj de infrastrukturo, agrikulturo kaj fiŝkaptado, sanzorgo, edukado kaj konstruado de sekureca kapablo.

Bio diris, ke la rilatoj de Sieraleono kun Ĉinio eltenis provon de la tempo kaj havas solidan bazon. Li diris, ke Ĉinio liveris al Sieraleono valorajn helpojn en la ekonomia kaj socia disvolvado, kaj emfazis, ke la sieraleona popolo neniam forgesos la fakton, ke Ĉinio la unua donis helpon dum ĝia plej malfacila tempo en la batalo kontraŭ Ebola.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin