Novaĵoj  (Septembro 04)

(GMT+08:00) 2018-09-04 16:29:27     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 4a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Afriko suriris distingan vojon de kungajna kunlaboro; la gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj desegnis planon pri venonta kunlaboro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke Ĉinio kaj Afriko suriris distingan vojon de kungajna kunlaboro.

Xi faris la deklaron en tonika parolado en la malferma ceremonio de la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Xi diris, ke Afriko havas grandan potencialon en disvolvado kaj la kontinento estas plena de espero. La amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko havas vastajn perspektivojn, Ĉinio kaj Afriko povas forĝi pli fortan ampleksan strategian kaj kunlaboran partnerecon. Ĉinio alte taksas sincerecon, amikecon kaj egalecon en serĉado de kunlaboro. La pli ol miliardo kaj 300 milionoj da ĉinoj kaj la pli ol miliardo kaj 200 milionoj da afrikanoj kune serĉas la komunan estontecon. Li diris, ke Ĉinio sekvas la agmanieron "kvin-ne" en siaj rilatoj kun Afriko: ne interveni en la afrikan serĉadon de disvolvaj vojoj, kiuj taŭgas al iliaj naciaj kondiĉoj; ne interveni en internajn aferojn de afrikaj landoj; ne trudi la volon de Ĉinio al afrikaj landoj; ne aldoni politikajn kondiĉojn en helpon al Afriko; kaj ne serĉi egoismajn politikajn gajnojn en investa kaj financada kunlaboro kun Afriko. Li akcentis, ke neniu povas subfosi la grandan unuecon inter la ĉina popolo kaj la afrika popolo. Ĉinio serĉas komunajn interesojn kaj metas amikecon sur la unuan lokon. Ĉinio opinias, ke la certa vojo al plifortigo de ĉina-afrika kunlaboro estas, ke la du flankoj utiligu siajn proprajn avantaĝojn, kaj Ĉinio kompletigu la disvolvadon de Afriko per sia propra kresko, kaj tiel ambaŭ flankoj serĉu kungajnan kunlaboron kaj komunan disvolviĝon. Xi diris, ke neniu povas reteni la ĉinan popolon aŭ la afrikan popolon dum la marŝado al rejuniĝo.

La ĉina prezidanto anoncos en la parolado, ke Ĉinio liveros al Afriko monprovizon de 60 miliardoj da usonaj dolaroj. Li diris, ke la monprovizo estos liverita en la formo de registara helpo kaj investo kaj monprovizo de financaj institucioj kaj kompanioj.

La monprovizo inkluzivas 15 miliardojn da usonaj dolaroj da donaco, senintereza prunto kaj favorkondiĉa prunto, 20 miliardojn da dolaroj da kredito, establon de specialaj fondusoj kun 10 miliardoj da dolaroj por evoluiga monprovizo kaj 5 miliardoj da dolaroj por monprovizo al importado el Afriko. Ankaŭ ĉinaj kompanioj estis instigitaj al investado de almenaŭ 10 miliardoj da dolaroj en Afriko dum la venontaj tri jaroj.

Xi diris, ke Ĉinio plenumis sian promeson de la jaro 2015 liveri al Afriko financan subtenon de 60 miliardoj da dolaroj, kaj ke la monprovizo jam estis liverita aŭ aranĝita.

Ĉinio decidis liveri la financan subtenon al Afriko en la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro por certigi sukcesan efektivigon de dek planoj pri ĉina-afrika kunlaboro, kiuj estis adoptitaj en la pintkunveno.

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino okazis rondtabla kunveno de gvidantoj de la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa, la afrika kunprezidanto de la forumo, prezidis respektive la antaŭtagmezan kaj posttagmezan partojn de la rondtabla kunveno. La gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj profunde interŝanĝis opiniojn pri ĉina-afrikaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo. En la kunveno estis adoptitaj la Pekina Deklaracio pri Konstruado de Pli Strikta Ĉina-Afrika Komunumo kun Komuna Estonteco kaj la Pekina Agadplano por la jaroj de 2019 ĝis 2021.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde en la Granda Popola Halo en Pekino.

Wang diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la ideon de konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro, kaj ĉina-afrika kunlaboro estas konkreta praktiko por realigo de la ideo. Sub la nuna situacio kun leviĝanta unuflankeco, Ĉinio volas labori kun la UN por puŝi la Ĝeneralan Asembleon de la UN sendi fortan signalon de protekto de internacia sistemo bazita sur reguloj kun la UN ĉe la kerno kaj kontribui al konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Guterres diris, ke la UN atribuas grandan gravecon al la konstruema rolo de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj volas labori kun Ĉinio por strikte sekvi multflankecon kaj protekti internacian ordon bazitan sur reguloj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde diris, ke Ĉinio subtenas la afrikajn landojn en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo por dividi la kungajnajn rezultojn.

Xi faris la rimarkojn dum sia tonika parolado titolita "marŝi kune al prospero" en la Altnivela Dialogo inter Gvidantoj de Ĉinio kaj Afrikaj Landoj kaj Komercaj Reprezentantoj, ankaŭ la Sesa Konferenco de Ĉinaj kaj Afrikaj Entreprenistoj.

Personoj el diversaj rondoj de Afriko alte taksis lian tonikan paroladon, opiniante, ke ĝi klare montris la direkton por plua partopreno de afrikaj landoj en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj la konstruado de pli strikta ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

Denis Cody, plenuma direktoro de la Afrika Instituto pri Demokratio kaj Gvidkapablo, pensbanko de Kenjo, diris, ke interligo kaj interlaboro halpas al afrikaj landoj sin liberigi el malriĉeco kaj kondukas tiujn landojn al modernigo, kaj tio liveras oportunon al ĉinaj firmaoj en Afriko.

Profesoro Constantinos el Etiopio diris, ke Etiopio estas profitanto de afrika-ĉina kunlaboro, kaj la konstruado de industria parko kaj nova aerodromo sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo forte akcelos disvolvadon de la lando.

Charles Onunaiju, fakulo el la niĝeria esplorcentro pri Ĉinio, diris, ke kun pliigo de investado de ĉinaj firmaoj en Afriko, ili alportos pli da tekniko kaj administra sperto, kaj afrikaj firmaoj multe profitos kaj rapide kreskos, kaj tiel pli multaj afrikaj produktoj aliros al la internacia merkato.

Lokaj komunikiloj raportis lunde, ke laŭ la hinda Nacia Centro por Urĝa Reago, pli ol 1 400 homoj mortis en 10 hindaj ŝtatoj dum la daŭranta musona sezono de ĉi tiu jaro.

La Nacia Centro por Urĝa Reago estas parto de la Ministerio de internaj Aferoj, speciale taskita por taksi la damaĝojn suferitajn en naturaj katastrofoj.

La plej grave trafita estas la suda ŝtato Kerala, kie ĉirkaŭ 500 homoj mortis, preskaŭ 5,5 milionoj estas severe influitaj, kaj preskaŭ 1,5 milionoj da homoj fariĝis senhejmaj, kiuj loĝas en helpaj tendoj en la ŝtato. Krome, agrikulturaj plantoj sur pli ol 57,024 hektaroj da tero estis damaĝitaj en la ŝtato Kerala.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin