Novaĵoj (Septembro 10)

(GMT+08:00) 2018-09-10 15:44:51     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi salutis ĉiujn instruistojn kaj edukistojn okaze de la Instruista Tago en Ĉinio; Fermiĝis konferenco de la UN pri klimata intertraktado 2018. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping vokis la Komunistan Partion de Ĉinio (KPĈ) kaj socion diskonigi la sociajn normojn respekti instruistojn kaj doni gravecon al edukado.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la alvokon lunde en nacia konferenco pri edukado, kiu markas la 34an Instruistan Tagon en Ĉinio.

En la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi esprimis gratulojn kaj salutojn al instruistoj kaj edukistoj en la tuta lando. Li emfazis plialtigi la politikan, socian kaj profesian statuson de instruistoj por ke ili povu ĝui sian meritan socian prestiĝon kaj fari pli grandajn kontribuojn al la afero de la partio kaj la popolo per transdono de scioj kaj edukado de homoj.

Dimanĉe en la tajlanda ĉefurbo Bankoko fermiĝis la 6-taga konferenco de la UN pri klimata intertraktado 2018. Ĝi estis preparo por la 24a Konferenco de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, kiu okazos decembre en la pola urbo Katowice. Entute 178 partoprenantaj partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj 140 neregistaraj organizoj ĉeestis la konferencon, kaj estis farita progreso en iuj temoj.

Dimanĉe en Pjongjango, Li Zhanshu, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, renkontiĝis kun Kim Jong-un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono de Ŝtataj Aferoj de la KDPR .

Li transdonis al Kim sinceran saluton de ĉina prezidanto Xi kaj ankaŭ lian aŭtografan mesaĝon. En la mesaĝo Xi montris, ke en la pasintaj 70 jaroj post fundiĝo de la KDPR, sub la forta gvidato de kamaradoj Kim Il Sung kaj Kim Jong Il, la partio kaj la popolo de la KDPR plenforte antaŭenpuŝis la konstruadon de socialismo kaj akiris eksterordinaran atingon. Nun kamarado Kim Jun-un gvidas la partion kaj la popolon de la KDPR ĉiuflanke efektivigi vojlinion de la nova strategio, sin dediĉi al ekonomia disvolvado, plibonigo de popola vivo kaj akiro de novaj atingoj en diversaj kampoj.

Kim esprimis dankon pro la mesaĝo de Xi kaj petis Li transdoni sinceran saluton kaj bondeziron al prezidanto Xi. Kim diris, ke kiel speciala sentito de prezidanto Xi, Li gvidas apartan delegacion al la KDPR, kio montras amikecon de Xi, la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉinaj registaro kaj popolo. Tio ne nur briligas la 70an datrevenon de la KDPR, sed ankaŭ kortuŝas kaj inspiras la partion, registaron kaj popolon de la KDPR.

Grandioza parado okazis sur la placo Kim Il Sung en centra Pjongjango dimanĉe matene por celebri la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un kaj aliaj altrangaj oficialuloj ĉeestis la celebradon, kun kelkcent fremdlandaj gastoj, ambasadoroj, kaj reprezentantoj de transmaraj nacianoj de la KDPR.

Kim Yong Nam, prezidanto de la Prezidio de la Plej supera Popola Asembleo, diris, ke sub la gvidado de Kim Jong Un, la KDPR akiris grandajn atingojn en ekonomia konstruado. Li instigis civitanojn efektivigi la strategian linion de ekonomia konstruo, prezentitan en la Tria Plena Kunveno de la Sepa Centra Komitato de la Korea Laborista Partio, kaj kontribui al monda paco kaj la reunuiĝo de la Korea Duoninsulo.

Ĉinio kaj Pakistano dimanĉe promesis kune antaŭenigi la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro kaj akceli la disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

La promesoj estis faritaj, kiam vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun pakistana prezidento Arif Alvi kaj ĉefministro Imran Khan aparte en Islamabado.

Alvi, kiu dimanĉe ĵuris enoficiĝon kiel pakistanana prezidento, akceptis Wang kiel sian unuan fremdlandan gaston. Li diris, ke amikeco kun Ĉinio estas la nacia politiko de Pakistano kaj dum la pasintaj pli ol kvin jardekoj Pakistano ĉiam alte ŝatis la amikecon kun Ĉinio, kiu estas bazita sur reciproka profito kaj profunde enradikiĝis en la koroj de la du popoloj. La prezidento diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo, proponita de Ĉinio estas antaŭvida, kaj la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro kiel grava parto de la Zono kaj Vojo alportis kaj plu alportos efektivajn profitojn al la pakistana popolo.

Wang diris, ke lia vizito celas kontakti la novan pakistanan registaron por daŭrigi kaj faciligi la duflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj. Wang ankaŭ informis Alvi pri ĉinaj spertoj en mildigo de malriĉeco kaj bato kontraŭ korupteco. Li reasertis la volon de Ĉinio kunigi manojn kun Pakistano por senĉese riĉigi kaj vastigi la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro kaj striktigi kunordigon kun Pakistano pri internaciaj kaj regionaj demandoj, por protekti la interesojn de la du landoj kaj la internacian egalecon kaj justecon.

La usona televido Fox dimanĉe elsendis sian ekskluzivan intervjuon kun usona vicprezidento Michael Pence en la antaŭa tago. Pence diris dum la intervjuo, ke la demando de kamiaj armiloj estas la ruĝa linio de la politiko de la usona registaro al Sirio.

Pence diris, ke Usono atenteme observas la situacion en la siria provinco Idlib kaj klopodas certigi, ke neniu humanitara katastrofo okazos en la regiono. Li aldonis, ke la usona registaro jam klare informis Sirion, Iranon kaj Rusion, ke Usono kaj ĝiaj aliancanoj neniel permesos uzon de kemiaj armiloj kontraŭ civiluloj en la provinco Idlib, kaj se tiaj okazaĵoj aperos, ili prenos tujan kaj rezolutan kontraŭbaton.

Arif Alvi, altranga gvidanto de la reganta Pakistana Partio de Justa Movado , dimanĉe ĵuris enoficiĝon kiel pakistana prezidento.

Pakistana ĉefjuĝisto Mian Saqib Nisar prezidis la enoficiĝan ĵuron de Alvi, kiu anstataŭigis Mamnoon Hussain, post kiam li finis sian kvinjaran oficperiodon en la 8a de septembro.

Alvi, kiu apartenas al la suda havenurbo Karaĉio kaj estis elektita kiel membro de la Nacia Asembleo en la ĝenerala elekto en la 25a de julio, elektiĝis kiel la 13a prezidento de Pakistano en la 4a de septembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin