Ĉinio kaj Afriko kune turnos filmon pri Ebola

(GMT+08:00) 2018-09-11 09:06:11     Redaktoro:Selena

En la 29a de aŭgusto, ĉinaj kaj ganaaj filmistoj okazigis ceremonion kaj deklaris kune turni filmon Ebola. Tio estas la unuafoja kunlaboro de la filmaj rondoj de la du landoj. Cetere la filmo estas la unua fikcia filmo kune farita de Ĉinio kaj Afriko.

La filmo Ebola priparolas rakonton pri savado de la ĉina sava taĉmento en okcidentafrikaj landoj dum cirkulado de Ebola en Afriko en 2014. Nun la teatraĵo ankoraŭ estas en kreado. La labora grupo planas veturi al Afriko por filmi en 2019 kaj plenumos kameraadon en 2020 por oferi ĝin al 20jariĝo de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Shen Jian, iniciato de la filmo kaj ĝenerala direktoro de Ĉina Filma Medio Shanliang, diris: ni ĉiuj trapasis tiun periodon, kiu estis atentata de la tuta mondo. Tiam Ebola en Afriko povus esti rapide disvastigita tra la tuta mondo. La ĉina sava taĉmento venis al Afriko kiel eble plej frue por doni helpon. Ni estis tre emociitaj informiĝinte pri tio.

Laŭ konigo de Shen Jian, la labora grupo jam intervjuis dekojn da membroj de la ĉina sava taĉmento kaj suferintoj de ebola, kiuj estis kuracataj de ĉinaj kuracistoj.

Edward Boateng, ambasadoro de Ganao en Ĉinio opinias, ke tio estas tre bona provo, kaj li esperas, ke la du landoj havos pli da ŝancoj kune priparoli rakonton per filmoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin