Salutmesaĝo de ĝenerala direktoro de Unesko al 103-a UK

(GMT+08:00) 2018-09-12 14:37:09     Redaktoro:Pluveta

Audrey Azoulay, ĝenerala direktoro de Unesko

Mi estas feliĉa povi sendi ĉi tiujn subtenajn vortojn al la partoprenantoj de la 103-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio.

Vi havas la ŝancon kunveni en tiu belega urbo Lisbono, urbo ligita al vasta historio, kiu konstruiĝis en vojkruciĝo kun diversaj kulturoj, urbo malfermita al la mondo, tutokcidente en la Iberia duoninsulo.

Mi ne dubas, ke tiu elstara kadro sukcesos inspiri al vi fruktodonajn interŝanĝojn.

Kiel vi scias, Unesko subtenas la instruadon de Esperanto ekde multaj jaroj.  

Estas fakto, ke nia Organizaĵo dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj.  

La cemento de ĉiuj tiuj valoroj estas la kapablo dialogi, aŭskulti, interkomunikiĝi.  

La lingvoj, kiuj estas la vektoro ebliganta tiun dialogon, konsistigas do la esencan ilon por atingi la celojn, kiujn ni devas realigi, kaj same por la defendo de niaj valoroj.

Ni devas defendi la lingvojn, ĉefe la maloftajn lingvojn, la indiĝenajn lingvojn, pri kiuj ni scias, ke ili malaperas nuntempe laŭ la ritmo de po unu ĉiujn du semajnojn - kio estas neriparebla perdo por la homa heredaĵo. Ni devas defendi ankaŭ la plurlingvismon en la instruado, per adekvataj publikaj politikoj, sed ankaŭ en la virtuala spaco de la interreto, por ke plu vivu la lingva kaj kultura diverseco de ĉiuj homgrupoj; por ke ĉiu povu lerni pri sia historio, sia identeco, ĉerpante el la simbolaj fontoj de sia origina etno.

Tiu sin-engaĝo estas ankaŭ la via.  

Ĉar Esperanto ne volas forviŝi la grandan kvanton da parolataj lingvoj en la mondo; male, ĝi reprezentas taŭgan ilon por komuniki en respekto de ĉiuj lingvoj, ĉu minoritataj, ĉu de la plimulto, kaj realigas la ekziston de homgrupo de parolantoj, sendependaj de iu ekonomia, politika aŭ kultura hegemonio.

Paroli Esperanton estas sin levi al kosmopolitika konscinivelo, esti mondcivitano - sen forlasi siajn apartajn ligojn.

La temo elektita por via kongreso en tiu ĉi jaro estas: "Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?"  

La elektenda direkto certe estas tiu, kiun via Movado kaj nia Organizo montras de multaj jaroj: engaĝiĝi pli kaj pli por savi kaj vivteni tiun esencan parton de la nemateria homara heredaĵo: la lingvojn; defendi la lingvan diversecon kaj kuraĝigi al plurlingva edukado.

Tiel ni sukcesos konstrui mondon pli malfermitan, pli inkluzivan kaj pacan.

"Multaj voĉoj, unu mondo" - jen la slogano de nia fame konata organo UneskoKuriero.

"Multaj voĉoj, unu mondo", tiel tradukiĝas al Esperanto tiu idealo, kiun vi kaj ni havas - kaj kiu estas skribita sur la versio de nia revuo, aperanta ekde nelonge en Esperanto: Unesko-Kuriero.

Finfine mi volas esprimi, nome de Unesko, elkorajn bondezirojn por la sukceso de via Kongreso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin