Ĉina prezidanto revenis al Pekino post ĉeesto al Orienta Ekonomia Forumo

(GMT+08:00) 2018-09-13 10:19:41     Redaktoro:Shanshan

Merkrede vespere, partopreninte en la kvara Orienta Ekonomia Forumo en la rusa malproksim-orienta urbo Vladivostoko, ĉina prezidanto Xi Jinping revenis al Pekino.

Ding Xuexiang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato, direktoro de la Oficejo de la Centra Komitato de KPĈ, Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, Wang Yi, ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj He Lifeng, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj direktoro de la Nacia Komitato pri Reformo kaj Malfermo, kaj aliaj akompanis Xi kaj kune revenis.

Antaŭ foriro el Vladivostoko, Xi kaj rusa prezidento Vladimir Putin kune ĉeestis fotoekspozicion pri ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin