Vizito de venezuela prezidento al Ĉinio ebligos la duflankajn rilatojn paŝi sur novan ŝtupon

(GMT+08:00) 2018-09-13 19:25:57     Redaktoro:Xiong

La 13an de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en Pekino, ke la venezuela prezidento Ricardo Maduro faras oficialan viziton al Ĉinio, kio ebligos la ĉina-venezuelan ampleksan strategian partnerecon paŝi sur novan ŝtupon kaj donos novan perspektivon.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj hodiaŭ publikigis la informon pri la vizito de Maduro al Ĉinio. En la gazetara konferenco Geng Shuang respondis koncernajn demandojn. Li informis, ke, invitite de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, la venezuela prezidento Maduro faras oficialan viziton al Ĉinio de la 13a ĝis la 16a de septembro; dum la vizito la du flankoj profunde interŝanĝos opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj aliaj aferoj kune zorgataj; kaj krome, la prezidento Maduro ĉeestos la ferman ceremonion de la 16a kunveno de la altnivela miksita komitato inter Ĉinio kaj Venezuelo kaj aliajn aktivecojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin