Xi kaj Putin vokas akceli ĉina-rusan junularan amikecon

(GMT+08:00) 2018-09-13 11:17:57     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin merkrede vizitis Tut-Rusian Infanan Centron "Oceano" en Vladivostoko por akceli amikecon inter la junuloj de la du landoj.

La du gvidantoj ĉeestis aranĝojn memorfestantajn la 10an datrevenon de la gastigo de kelkcent ĉinaj infanoj el regionoj trafitaj de mortiga tertremo en 2008.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas bonaj najbaroj kaj bonaj partneroj, kiuj estas ligitaj per montoj kaj riveroj kaj kuniĝis dum malfacila tempo. La popoloj de Ĉinio kaj Rusio helpis unu la alian kaj dividis feliĉon kaj malfeliĉon, restigante multajn kortuŝajn rakontojn. Xi rememoris, ke post kiam fortega tertremo trafis la ĉinan sudokcidentan gubernion Wenchuan, mortigante preskaŭ 70 000 homojn kaj restigante ĉirkaŭ 18 000 aliajn mankantaj en 2008, Rusio tuj sendis sian teamon por savado al la regiono trafita de la katastrofo.

La ĉina prezidanto diris al infanoj kaj instruistoj en la infana centro, ke laŭ la invito de la rusa registaro, 996 infanoj el la ĉina regiono trafita de la tertremo venis al la infana centro "Oceano" por rehabilitiĝo, kaj la sperto estos gravurita en iliaj memoroj. Li diris, ke junularo estas la estonteco de lando, la estonteco de la ĉina-rusa amikeco kaj la estonteco de la mondo. Li vokis la junulojn de la du landoj plifortigi komunikadon kaj la lernadon unu de la alia, kaj fari komunajn klopodojn por antaŭenigi la grandan aferon de ĉina-rusa amikeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin