UN festis Tagon por Suda-Suda Kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-09-13 11:53:48     Redaktoro:Yu

Ĝenerala vicsekretario de la UN, Amina Mohammed, merkrede laŭdis evoluantajn landojn kiel ĉefajn fortojn en la efektivigo de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado, la antaŭvido de la UN en 2015.

En kunveno memorfestanta la Tagon por Suda-Suda Kunlaboro, Mohammed diris, ke evoluantaj landoj fariĝis ĉefaj fortoj por efektivigo de la Tagordo pri Daŭripova Disvolvado, kaj ke la gvidado, praktikoj kaj spertoj de tiuj landoj ludis gravan rolon en tutmonda transformiĝo.

Ŝi diris, ke la diverseco kaj riĉeco de praktikoj kaj spertoj de evoluantaj landoj, la lecionoj, kiujn ili liveras por konstrui komunajn tagordojn sur la tutmondaj kaj regionaj niveloj, kaj la gvidado, kiun ili rekomendas, precipe sur la loka nivelo, ludis gravan rolon en tutmonda transformiĝo.

Ŝi ankaŭ rimarkigis, ke la kresko de monda komerco dum la lasta jardeko estis plejparte akcelita de la leviĝo de komerco inter evoluantaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin