Laura kaj Benoît, juna tridekjara paro, ekiris la 3an de februaro 2018, por 18-monata ĉirkaŭmonda vojaĝo. Per la fortoj de siaj suroj ili biciklados 20 000 km de La Ferrière apud La Roche-sur-Yon, en eŭropajn kaj aziajn landojn dormante ĉe la lokaj loĝantoj.
Nun ili jam atingis Ĉinion. En la venontaj monatoj, ili biciklos al aliaj aziaj landoj, ekzemple Vjetnamio kaj Japanio.