Novaĵoj (Septembro 18)

(GMT+08:00) 2018-09-18 17:36:28     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18a de septembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ŝtatkonsilanto ĉeestos la 73an sesion de la Ĝenerala Asembleo de la UN; Sud-korea prezidento atingis Pjongjangon por interkorea pintkunveno. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestos la ĝeneralan debaton de la Ĝenerala Asembleo de la UN en la 25a de septembro.

La 73a Regula Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN kunvenos en la sidejo de la UN en Nov-Jorko marde. La ĝenerala debato malfermiĝos la 25an de septembro.

Geng diris en regula gazetara konferenco, ke dum la debato, Wang eksplikos la sintenon kaj proponojn de Ĉinio pri la internacia situacio kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Li aldonis, ke Wang esprimos la rezolutan decidon de Ĉinio labori kun membroŝtatoj de la UN por subteni multflankecon, protekti la aŭtoritaton kaj rolon de la UN, kaj akceli pacon kaj disvolviĝon de la mondo.

Antaŭ sia ĉeesto al la debato, Wang faros oficialajn vizitojn al Domingo, Gujano kaj Surinamo, de ĵaŭdo ĝis dimanĉo.

Prezidanto de la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, Maria Fernanda Espinosa Garces, diris lunde, ke ŝi laboros diligente por protekti multflankecon kaj fari la Unuiĝintajn Naciojn grava al ĉiuj homoj.

Ŝi diris tion, nelonge post kiam ŝi ĵuris enoficiĝon kiel 73a prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Ŝi emfazis, ke la sola vojo al solvado de tutmondaj problemoj estas kunlaboro.

Espinosa Garces diris, ke ŝi tre ĝojas esti la unua virino en Latin-Ameriko kaj Karibio por prezidi la Ĝeneralan Asembleon. Parolante pri la prioritatoj de sia laboro dum la venonta jaro, ŝi diris, "La temo de la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo estas fari la Unuiĝintajn Naciojn grava al ĉiuj homoj, pliproksimigi la Unuiĝintajn Naciojn al la homoj kaj homojn al la Unuiĝintaj Nacioj - alportante popol-orientitan manieron al nia laboro."

Je la 10a horo marde matene laŭ la loka tempo, sudkorea prezidento Moon Jae-in atingis Pjongjangon por la 3-taga vizito al la Korea Demokratia Popola Respubliko. La plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un persone bonvenigis lin en la flughaveno kaj okazigis solenan ovacion.

Krom lia edzino, ankaŭ altnivelaj reprezentantoj de kvar plej potencaj entreprenoj de Sud-Koreio, Samsung, Grupo LG, HYUNDAI AUTO kaj Grupo SK kaj aliaj pli ol 100 sekvantoj akompanis Moon dum la vizito.

Laŭ la plano, Moon interparolos kun Kim Jong Un posttagmeze kaj spektos artan prezentadon kun li vespere. Moon estas la tria sudkorea prezidento, kiu vizitas la KDPR.

Direktoro de la sekretariejo de la sud-korea prezidentejo Blua Domo, Im Jong-Seok, diris lunde en Seulo, ke la baldaŭa pintkunveno inter Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) en Pjongjango fokusiĝos pri tri ĉefaj temoj, nome plibonigo de rilatoj inter Sud-Koreio kaj la KDPR, antaŭenigo de dialogo inter la KDPR kaj Usono kaj mildigo de milita streĉo sur la Korea Duoninsulo.

Im diris al la gazetaro, ke sud-korea prezidento Moon Jae-in aviadile atingos Pjongjangon marde matene kaj komencos intertraktadon kun la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un post tagmanĝo, kaj en la sekva tago, ili daŭrigos la intertraktadon.

Ĉina sendito al la UN diris lunde, ke pozitivaj ŝanĝiĝoj okazis en la Korea Duoninsulo, kio utilas al politika traktado de rilataj demandoj.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en kunveno de la Sekureca Konsilio pri nuklea ne-disvastigo de la Korea Demokratia Popola Respubliko. Ma diris, ke la situacio nun estas sur la ĝusta vojo de dialogo por politika traktado. Ĉinio deziras vidi, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Sud-Koreio efektivigas la rezulton de sia pintkunveno. Li esperis, ke ilia marda pintkunveno akiros pozitivajn rezultojn.

Ma laŭdis la politikan volon de la KDPR malmunti nukleajn instalaĵojn, kaj urĝis ĉiujn membrojn de la Sekureca Konsilio kaj aliajn rilatajn partiojn firmigi ĉi tiun tendencon. Li aldonis, ke tri aferoj estas ŝlosilaj: sekvi la celon de sennukleigo, trakti legitimajn sekurecajn zorgojn, kaj okazigi dialogon.

Fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, Klaus Schwab, diris lunde, ke li ĉiam estas optimisma pri la ekonomia kresko de Ĉinio.

Schwab faris la rimarkojn dum intervjuo kun raportistoj en la ĉina norda havenurbo Tianjin. Li diris, ke li atestis la procezon de reformo kaj pordmalfermo. En la pasintaj 40 jaroj, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis kelkdekoble, kaj la kvalito de vivo de la popolo evidente plialtiĝis. Li aldonis, ke multaj prognozis, ke la ĉina ekonomio baldaŭ ĉesos kreski, sed fine tiuj prognozoj estis pruvitaj kiel eraraj, kaj li restas optimisma pri la ekonomia kresko de Ĉinio.

La 12a Somera Davos-Forumo kun la temo "formi novigeman socion dum la kvara industria revolucio" okazos de la 18a ĝis la 20a de septembro en la urbo Tianjin.

Aganta ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), Mary Alice Hayward, diris lunde, ke la agentejo havas bonegan kunlaboron kun Ĉinio kaj la nukleenergia faklerto de Ĉinio profitigos aliajn membrojn de la agentejo, kies stabejo troviĝas en Vieno.

Hayward diris: "La Internacia Atom-Energia Agentejo havas bonegan kunlaboron kun Ĉinio. Ni pensas, ke tio estas grava." Ŝi rimarkigis, ke Ĉinio havas multajn fakulojn kaj faklerton pri la nuklea teknologio, kio profitigos la membrojn de la Internacia Atom-Energia Agentejo en la kadro de la agentejo. Ĉinio alportas novajn produktojn al la ĝenerala konferenco de la agentejo, serĉante antaŭenigon de la nuklea teknologio kun aliaj membroŝtatoj.

Direktoro de la Ĉina Atom-Energia Aŭtoritato, Zhang Kejian, konigis al la ĝenerala konferenco la strategion de Ĉinio pri paca uzo de nuklea energio. Li diris, ke Ĉinio persistas en la harmonia disvolvado de la homo kaj la naturo kaj plu ĝustigas kaj optimumigas la energian strukturon. Kiel pura, verda kaj malalt-karbona energio, nuklea energio havos vastan spacon por evoluigo. Zhang diris, ke la nukleenergia industrio de Ĉinio subtenas tendencon de disvolvado kaj progresinta triageneracia teknologio de nuklea energio iom post iom realigas grandskalan aplikon en Ĉinio. Li diris ankaŭ, ke la ĉina ĉeftero havas 43 funkciantajn nukleajn reaktorojn kaj okupas la trian lokon en la mondo laŭ jara elektroprodukto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin