Moskvo kulpigas Israelon pri erara faligo de rusa aviadilo fare de Sirio

(GMT+08:00) 2018-09-19 14:00:54     Redaktoro:Yu

La rusa Ministerio de Defendo diris marde, ke rusa militaviadilo kun 15 homoj estis erare faligita de siria misilo. Ĝi kulpigis israelan aeratakon pri la eraro.

La ministerio diris, ke misilo de la aerdefenda sistemo S-200 de Sirio erare faligis la skoltaviadilon Il-20 kun rusaj soldatoj lunde, ĉar israela aeratako okazis samtempe.

La aviadilo, kiu estis sur la vojo de reveno al la rusa aerbazo Hmeymim, malaperis de la radaro lunde nokte, kiam kvar israelaj batalaviadiloj F-16 atakis celojn en la siria provinco Latakia.

Rusa ministro pri defendo Igor Konashenkov diris en televide elsendita mesaĝo, ke pro tiuj nerespondecaj agoj de la israela armeo, 15 rusaj soldatoj estis mortigitaj. Tio tute ne konformas al la spirito de la rusa-israela partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin