Ĉinio adoptos pli rigoran sistemon pri rajtoj de intelekta proprieto

(GMT+08:00) 2018-09-19 16:24:32     Redaktoro:Yu

Ĉefministro Li Keqiang diris merkrede, ke Ĉinio adoptos pli rigoran protekt-sistemon pri rajtoj de intelekta proprieto.

Li faris la rimarkojn, kiam li faris paroladon en la malferma kunveno de la Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj 2018, nomata ankaŭ Somera Davos-Forumo, en la ĉina norda havenurbo Tianjin.

Li diris, ke protekti rajtojn de intelekta proprieto signifas protekton de kaj inspiron al novigo. Ĉinio ne povas realigi novigeman disvolviĝon sen medio, kiu respektas scion kaj protektas rajtojn.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio establis kompletan leĝsistemon pri protekto de rajtoj de intelekta proprieto. La elspezo de Ĉinio por rajtoj de intelekta proprieto al eksterlandaj posedantoj estas 14-oble pli granda ol en 2001, kiam ĝi fariĝis membro de la Monda Organizo pri Komerco. Li aldonis, ke Ĉinio plifortigos la leĝplenumon kaj adoptos pli rigoran kaj pli fortan sistemon de puna kompenso kontraŭ malobservo por protekti novigon en ĉiuj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin