31 jaroj por legi libron

(GMT+08:00) 2018-09-19 10:06:17     Redaktoro:祃璟琳

Antaŭ nelonge la biblioteko de Saint-Etienne, Francio, ricevis pakaĵon liveritan de poŝtoficejo. Stranga aferoL ĝi enhavis libron ne konatan en la biblioteka reto.

Laŭ la titolo la temo ne estis vere malserioza: La logiko kaj ĝia historio, de Aristotelo ĝis Russell de profesoro Robert Blanche. Post kelkaj sekundoj, la laboristino malkovris, ke la libro ne havas la necesan strikodon, kvankam tiun sistemon de libro-rekonado oni tie uzas jam dum pli ol 20 jaroj.

La mistero klariĝis per ne-subskribita mesaĝo dorse de slipeto inter du paĝoj: Gesinjoroj, mi fine redonas al vi la libron, kiun mi depruntis en 1986. Bonvolu ne imputi al mi la makulojn sur la paĝo 270. Mi dankas pro via komprenemo.

Kvankam la libro ja apartenas al la biblioteko, kiel asertas la stampil-spuro sur la lasta paĝo, oni ne scias, ĉu la libro estos denove surbretigita. Kun tiu enua enhavo ne estas mirige, ke la leginto bezonis tiom da tempo por legi ĝin! Ĝoje komentis bibliotekisto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin