Guterres: 128 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj ĉeestos pintkunvenon de Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2018-09-21 13:13:33     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris al la gazetaro ĵaŭde en la sidejo de la UN en Nov-Jorko, ke 84 ŝtatestroj kaj 44 registaraj ĉefoj ĉeestos la ĝeneralan debaton de la 73a Ĝenerala Asembleo de la UN en la venonta semajno.

Guterres diris, ke la ĉeesto de tiuj ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj al la pintkunveno reflektas la fidon de la internacia komunumo pri la UN, kaj li plene uzos ĉi tiun okazon por urĝi ĉiujn partiojn refoje fari promesojn al la UN, la nemankigebla internacia forumo pri kunlaboro. Samtempe li esprimis sian maltrankvilon pri atakoj el diversaj flankoj kontraŭ multflankeco

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin