Gvajana prezidento renkontiĝs kun Wang Yi

(GMT+08:00) 2018-09-23 17:43:14     Redaktoro:Shanshan
Sabate laŭ la loka tempo en la prezidentejo en Georgetown, gvajana prezidento David GRANGER renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

GRANGER diris, ke amikaj rilatoj inter Gvajano kaj Ĉinio havas longan historion. Post establo de diplomatiaj rilatoj, la duflankaj rilatoj akiris senĉesan pozitivan progreson, kaj kontakto inter la dulandaj registaroj kaj popoloj pli kaj pli striktiĝas. Gvajano volas preni komunan konstruon de la iniciato Zono kaj Vojo kiel ŝancon, turni la komunan konsenton al agado kaj liveri novan movforton al la duflankaj rilatoj.

Wang dankas prezidanton GRANGER firmigi kaj heredi amikecon de Ĉinio kaj Gvajano, kaj preni la rilatojn kun Ĉinio kiel prioritata direkto. Ĉinio aplaŭdas Gvajanon pro tio, ke ĝi positive reagis la iniciaton Zono kaj Vojo, prezentitan de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj iris al la antaŭa loko de karibaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin