Hongkongo lanĉis altrapidan fervojon

(GMT+08:00) 2018-09-23 18:16:54     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe la unua altrapida fervojo de Hongkongo al la ĉina ĉeftero estis malfermita al la trafiko. Matene je la 6a horo kaj 44 minutoj, la unua altrapida trajno G5711 ekveturis de la Norda Stacidomo de Shenzhen, kaj post malpli ol 20 minutoj, la trajno atingis Okcidentan Kowloon Stacidomo de Hongkongo.

La altrapida fervojo inter Kantono, Shenzhen kaj Hongkongo estas grava konsistiga parto de ĉina altrapida fervoja reto. Ĝi longas je 141 kilometroj, 115 kilometroj troviĝas en la ĉina ĉeftero, 26 kilometroj estas en Hongkongo. Post funkcio de la altrapida fervojo en Hongkongo, oni povas per la altrapida fervojo veturi al Pekino, Ŝanhajo, Shijiazhuang, Zhengzhou, Wuhan, Changsha kaj aliaj pli ol 40 urboj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin